Connect with us

Bíblia ESPERANTO

1 Crônicas 19

1 Okazis poste, ke mortis Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo fariĝis reĝo anstataŭ li.

2 Tiam David diris:Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, ĉar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al Ĥanun, por lin konsoli.

3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al Ĥanun:Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?

4 Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin.

5 Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, ĉar la viroj tre hontis. Kaj la reĝo diris:Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraŭ si Davidon, tiam Ĥanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da arĝento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maaĥa, kaj el Coba ĉarojn kaj rajdistojn.

7 Kaj ili dungis al si tridek du mil ĉarojn kaj la reĝon de Maaĥa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj stariĝis tendare antaŭ Medba. Kaj la Amonidoj kolektiĝis el siaj urboj kaj venis al la milito.

8 Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.

9 Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalaranĝiĝis antaŭ la enirejo de la urbo; kaj la reĝoj venintaj aranĝiĝis aparte, sur la kampo.

10 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj;

11 la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj ili batalaranĝis sin kontraŭ la Amonidoj.

12 Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;

13 estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li.

14 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li.

15 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ lia frato Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.

16 Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj Ŝofaĥ, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.

17 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalaranĝiĝis kontraŭ ili; David aranĝis batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.

18 Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil ĉaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaŭ Ŝofaĥon, la militestron, li mortigis.

19 Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetiĝis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply