Connect with us

Bíblia ESPERANTO

1 Crônicas 3

1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

2 la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit;

3 la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;

4 ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem.

5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel;

6 Jibĥar, Eliŝama, Elifelet,

7 Noga, Nefeg, Jafia,

8 Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ.

9 Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.

10 La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu:Asa; la filo de ĉi tiu:Jehoŝafat;

11 la filo de ĉi tiu:Joram; la filo de ĉi tiu:Aĥazja; la filo de ĉi tiu:Joaŝ;

12 la filo de ĉi tiu:Amacja; la filo de ĉi tiu:Azarja; la filo de ĉi tiu:Jotam;

13 la filo de ĉi tiu:Aĥaz; la filo de ĉi tiu:Ĥizkija; la filo de ĉi tiu:Manase;

14 la filo de ĉi tiu:Amon; la filo de ĉi tiu:Joŝija.

15 La filoj de Joŝija estis:la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.

16 La filoj de Jehojakim:lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija.

17 La filoj de Jeĥonja:Asir, lia filo Ŝealtiel,

18 Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja.

19 La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel:Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit;

20 ankaŭ ĉi tiuj kvin:Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab- Ĥesed.

21 La idoj de Ĥananja:Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja.

22 La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja:Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat-ses.

23 La filoj de Nearja:Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam-tri.

24 La filoj de Eljoenaj:Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani-sep.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply