Connect with us

Bíblia ESPERANTO

1 Pedro 5.1-11

La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro: Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole;... Continuar Lendo

1 La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:

2 Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole;

3 ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al la grego.

4 Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe;

7 surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.

8 Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti;

9 lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo.

10 Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.

11 Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.

12 Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke ĉi tio estas la vera graco de Dio; en ĝi firme staru.

13 Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo.

14 Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi ĉiuj, kiuj estas en Kristo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply