Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Crônicas 8

1 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,

2 kaj post kiam Salomono konstruis ankaŭ la urbojn, kiujn Ĥiram donis al Salomono, kaj li enloĝigis tie la Izraelidojn,

3 Salomono iris kontraŭ Ĥamat-Coban kaj venkoprenis ĝin.

4 Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en Ĥamat.

5 Li ankaŭ konstruis Bet-Ĥoronon la supran kaj Bet-Ĥoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,

6 kaj Baalaton, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj ĉiujn urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

7 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj, Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:

8 el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago.

9 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, ĉar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj ĉaroj kaj super liaj rajdistoj.

10 La nombro de la ĉefaj oficistoj, kiujn havis la reĝo Salomono, estis ducent kvindek.

11 La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por ŝi; ĉar li diris:Virino ne devas loĝi ĉe mi en la domo de David, reĝo de Izrael, ĉar ĝi estas sankta pro tio, ke en ĝin eniris la kesto de la Eternulo.

12 Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaŭ la portiko,

13 por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de laŭboj.

14 Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.

15 Kaj oni en nenio dekliniĝis de la ordono de la reĝo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.

16 Tiele estis aranĝita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, ĝis la domo de la Eternulo estis tuta preta.

17 Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.

18 Kaj Ĥiram sendis al li per siaj servantoj ŝipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply