Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Reis 11

1 Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron.

2 Sed Jehoŝeba, filino de la reĝo Joram kaj fratino de Aĥazja, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la ĉambro de litoj; kaj oni kaŝis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.

3 Kaj li restis kaŝita kun ŝi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis super la lando.

4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj ĵurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la reĝo.

5 Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la reĝo;

6 triono estu ĉe la Pordego Sur; kaj triono ĉe la pordego malantaŭ la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne.

7 Du partoj el vi ĉiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon ĉe la reĝo en la domo de la Eternulo.

8 Kaj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eliros aŭ eniros.

9 Kaj la centestroj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.

10 La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj ŝildojn, kiuj apartenis al la reĝo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.

11 Kaj la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo.

12 Kaj li elkondukis la reĝidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis:Vivu la reĝo!

13 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la kuranta popolo, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.

14 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono, laŭ la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!

15 Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku ŝin ekster la vicojn, kaj ĉiun, kiu ŝin sekvos, mortigu per glavo; ĉar la pastro diris:Oni ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo.

16 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris laŭ la vojo de la ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.

17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la reĝo kaj la popolo.

18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.

19 Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la reĝan domon; kaj li sidiĝis sur la trono de la reĝoj.

20 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la reĝa domo.

21 La aĝon de sep jaroj havis Jehoaŝ, kiam li fariĝis reĝo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply