Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Reis 17

1 En la dek-dua jaro de Aĥaz, reĝo de Judujo, Hoŝea, filo de Ela, fariĝis reĝo en Samario super Izrael, kaj li reĝis naŭ jarojn.

2 Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.

3 Kontraŭ lin iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kaj Hoŝea fariĝis lia servanto kaj donadis al li tributon.

4 Kiam la reĝo de Asirio rimarkis ĉe Hoŝea perfidon, ĉar li sendis senditojn al So, reĝo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la reĝo de Asirio, kiel ĉiujare, tiam la reĝo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.

5 Kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ la tutan landon, venis al Samario, kaj sieĝis ĝin dum tri jaroj.

6 En la naŭa jaro de Hoŝea la reĝo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.

7 Ĉar la Izraelidoj pekis kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,

8 kaj agadis laŭ la leĝoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj, kaj laŭ tio, kiel agadis la reĝoj de Izrael;

9 kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kaj aranĝis al si altaĵojn en ĉiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo ĝis la fortikigita urbo;

10 kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu verda arbo;

11 kaj ili incensadis tie sur ĉiuj altaĵoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ ili, kaj faradis malbonaĵojn, por inciti la Eternulon;

12 kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili:Ne faru tion.

13 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per ĉiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj leĝojn, laŭ la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.

14 Sed ili ne aŭskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;

15 kaj ili malestimis Liajn leĝojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantaĵon kaj vantiĝis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;

16 kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal;

17 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorĉadis kaj aŭguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.

18 Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraŭ la Izraelidoj, kaj forpuŝis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.

19 Sed ankaŭ la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.

20 Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, ĝis Li tute forĵetis ilin de antaŭ Si.

21 Ĉar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel reĝon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.

22 Kaj la Izraelidoj iradis en ĉiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,

23 ĝis la Eternulo forpuŝis Izraelon de antaŭ Sia vizaĝo, kiel Li diris per ĉiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion ĝis la nuna tago.

24 Kaj la reĝo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, Ĥamat, kaj Sefarvaim, kaj ekloĝigis ilin en la urboj de Samario anstataŭ la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj ekloĝis en ĝiaj urboj.

25 Sed ĉar en la komenco de sia loĝado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.

26 Oni raportis al la reĝo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj loĝigis en la urboj de Samario, ne konas la leĝojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, ĉar ili ne konas la leĝojn de la Dio de la lando.

27 Tiam la reĝo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj loĝu tie, kaj li instruu al ili la leĝojn de la Dio de la lando.

28 Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li ekloĝis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.

29 Tamen ĉiu popolo faris ankaŭ siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altaĵoj, kiujn konstruis la Samarianoj, ĉiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili loĝis.

30 La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la Ĥamatanoj faris Aŝiman;

31 la Avaanoj faris Nibĥazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adrameleĥ kaj Anameleĥ, la dioj de Sefarvaim.

32 Ili timis ankaŭ la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altaĵoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altaĵoj.

33 La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laŭ la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.

34 Ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj antikvaj:ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laŭ siaj leĝoj kaj siaj moroj, nek laŭ la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,

35 kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante:Ne timu aliajn diojn, ne adorkliniĝu antaŭ ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;

36 sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaŭ Li adorkliniĝu, kaj al Li faru oferojn;

37 kaj la leĝojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin ĉiam, kaj ne timu aliajn diojn;

38 kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;

39 sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de ĉiuj viaj malamikoj.

40 Tamen ili ne obeis, sed agis laŭ siaj moroj antaŭaj.

41 Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaŭ al siaj idoloj ili servis, ankaŭ iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas ĝis la nuna tago.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply