Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Reis 20

1 En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos.

2 Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, dirante:

3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.

4 Kiam Jesaja ankoraŭ ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene:

5 Reiru, kaj diru al Ĥizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.

6 Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.

7 Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni alportis kaj metis sur la ŝvelaĵon, kaj li resaniĝis.

8 Kaj Ĥizkija diris al Jesaja:Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo?

9 Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj, aŭ ĉu ĝi iru returne je dek gradoj?

10 Kaj Ĥizkija diris:Facile estas por la ombro iri antaŭen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.

11 Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantaŭen je dek gradoj sur la hormontrilo de Aĥaz, sur kiu ĝi malsupriĝis.

12 En tiu tempo Berodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel, sendis leterojn kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke Ĥizkija estis malsana.

13 Kaj Ĥizkija elaŭdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo.

14 Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.

15 Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis:Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

16 Tiam Jesaja diris al Ĥizkija:Aŭskultu la diron de la Eternulo:

17 Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

18 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.

19 Kaj Ĥizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.

20 La cetera historio de Ĥizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.

21 Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply