Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Samuel 14

1 Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la reĝo plifavoriĝis por Abŝalom.

2 Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie saĝan virinon, kaj diris al ŝi:Ŝajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne ŝmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

3 kaj venu al la reĝo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al ŝi, kion ŝi devas diri.

4 Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la reĝo, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj diris:Helpu min, ho reĝo!

5 Kaj la reĝo diris al ŝi:Kio estas al vi? Kaj ŝi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.

6 Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaŭ ekkverelis sur la kampo, kaj ĉar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.

7 Kaj jen leviĝis kontraŭ vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaŭ la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraŭ restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restaĵon sur la tero.

8 Tiam la reĝo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.

9 Sed la virino el Tekoa diris al la reĝo:Sur mi, mia sinjoro, ho reĝo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la reĝo kaj lia trono estas senkulpaj.

10 Kaj la reĝo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraŭ vi, kaj li ne plu tuŝos vin.

11 Kaj ŝi diris:La reĝo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovenĝantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi ĵuras per la Eternulo, ke ne falos eĉ haro de via filo sur la teron.

12 Kaj la virino diris:Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la reĝo. Li diris:Parolu.

13 Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la reĝo fariĝas kvazaŭ kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.

14 Ĉar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li.

15 Nur nun mi venis, por diri tion al la reĝo, mia sinjoro, ĉar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la reĝo; eble la reĝo plenumos la vorton de sia sklavino;

16 eble la reĝo aŭskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredaĵo de Dio.

17 Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la reĝo donos trankvilecon; ĉar kiel anĝelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la reĝo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.

18 Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al la virino:Mi petas, kaŝu antaŭ mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la reĝo volu paroli.

19 Kaj la reĝo diris:Ĉu ne la mano de Joab estas kun vi en ĉio ĉi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho reĝo, ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio, kion diris mia sinjoro la reĝo; ĉar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino ĉiujn ĉi tiujn vortojn.

20 Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas saĝa per saĝeco de anĝelo de Dio, kaj scias ĉion, kio estas sur la tero.

21 Tiam la reĝo diris al Joab:Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Abŝalom.

22 Joab ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon. Kaj Joab diris:Hodiaŭ via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo, ĉar la reĝo plenumis la vorton de sia sklavo.

23 Kaj Joab leviĝis, kaj iris en Geŝuron, kaj venigis Abŝalomon en Jerusalemon.

24 Sed la reĝo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizaĝon li ne vidu. Kaj Abŝalom revenis en sian domon, sed la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.

25 En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Abŝalom:de la plando de lia piedo ĝis lia verto estis en li nenia mallaŭdindaĵo.

26 Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis ĉiujare, ĉar la haroj fariĝadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laŭ la reĝa pesilo.

27 Al Abŝalom naskiĝis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; ŝi estis virino belaspekta.

28 Abŝalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.

29 Kaj Abŝalom sendis al Joab, por sendi lin al la reĝo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraŭ duan fojon, sed tiu ne volis veni.

30 Tiam li diris al siaj servantoj:Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu ĝin per fajro. Kaj la servantoj de Abŝalom forbruligis la kampoparton per fajro.

31 Tiam Joab leviĝis, kaj venis al Abŝalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?

32 Abŝalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu ĉi tien, por ke mi sendu vin al la reĝo, por demandi, kial mi venis el Geŝur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizaĝon de la reĝo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.

33 Kaj Joab iris al la reĝo, kaj diris al li tion; kaj ĉi tiu alvokis Abŝalomon, kiu venis al la reĝo, kaj adorkliniĝis vizaĝaltere antaŭ la reĝo; kaj la reĝo kisis Abŝalomon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply