Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Samuel 23

1 Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jiŝaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:

2 La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.

3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.

4 Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam leviĝas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdaĵo el la tero.

5 Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? Ĉar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata; Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.

6 La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;

7 Sed se iu volas ektuŝi ilin, Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.

8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David:sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.

9 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,

10 tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri.

11 Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj,

12 tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.

13 Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim.

14 David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.

15 Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?

16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,

17 kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.

18 Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

19 De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.

20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.

21 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,

25 Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod,

26 Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano,

27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido,

28 Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano,

29 Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,

30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ,

31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano,

32 Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen,

33 Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano,

34 Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano,

35 Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,

36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,

37 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,

38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,

39 Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply