Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Timóteo 1.1-2

Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo, al Timoteo, mia amata filo:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,

2 al Timoteo, mia amata filo:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

3 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage

4 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi pleniĝu de ĝojo;

5 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu loĝis unue en via avino Lois kaj en via patrino Eŭnike, kaj, mi konvinkiĝis, en vi ankaŭ.

6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.

7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

8 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio,

9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj,

10 sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,

11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.

12 Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.

13 Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

14 La bonan konfiditaĵon gardu per la Sankta Spirito, kiu loĝas en ni.

15 Vi scias, ke forturniĝis de mi ĉiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.

16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; ĉar li ofte min refreŝigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,

17 sed kiam li estis en Romo, li elserĉis min tre diligente kaj min trovis

18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton ĉe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply