Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Apocalipse 3

1 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn:Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva.

2 Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio.

3 Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi.

4 Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj.

5 La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj.

6 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

7 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.

9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

10 Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la tero.

11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

12 La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon.

13 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

14 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega.

16 Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.

17 Ĉar vi diras:Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;

18 mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.

19 Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

20 Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

21 Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono.

22 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply