Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Deuteronômio 8

1 Ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj.

2 Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne.

3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi.

4 Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj.

5 Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.

6 Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.

7 Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,

8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,

9 en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.

10 Kaj vi manĝos kaj satiĝos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.

11 Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj leĝojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ;

12 kiam vi manĝos kaj satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos,

13 kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos,

14 tiam ne altiĝu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;

15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;

16 kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.

17 Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon;

18 sed memoru la Eternulon, vian Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.

19 Kaj mi avertas vin hodiaŭ, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj kliniĝos antaŭ ili, tiam vi pereos;

20 simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaŭ vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply