Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Eclesiastes 12

1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;

2 dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;

3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantinoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj;

4 kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj;

5 kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj peziĝos la lokusto, kaj malaperos deziro:tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj;

6 ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto, kaj falos la rado en la puton;

7 kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis.

8 Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; ĉio estas vantaĵo.

9 Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.

10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis ĝuste vortojn de vero.

11 La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto.

12 Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

13 Ni aŭskultu la finon de ĉio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo.

14 Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.

Continuar Lendo