Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Eclesiastes 6

1 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda ĝi estas por la homo:

2 se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas-ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro.

3 Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli feliĉa ol li estas abortito.

4 Ĉar ĉi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kaŝiĝos lia nomo.

5 Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu.

6 Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros?

7 Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.

8 Kaj kian superecon havas la saĝulo antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj estaĵoj?

9 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

10 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.

11 Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo?

12 Ĉar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply