Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Gálatas 5.1

Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

2 Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos.

3 Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon.

4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco.

5 Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.

6 Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

7 Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?

8 Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.

9 Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason.

10 Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas.

11 Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita.

12 Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.

13 Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

14 Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

15 Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

16 Sed mi diras:Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.

17 Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.

18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo.

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo,

20 idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,

21 envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,

23 mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.

24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.

25 Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu.

26 Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

Continuar Lendo