Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Habacuque 1.1

Profetaĵo, kiun laŭvizie eldiris la profeto Ĥabakuk.

1 Profetaĵo, kiun laŭvizie eldiris la profeto Ĥabakuk.

2 Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos, mi krios al Vi pri perfortaĵo, kaj Vi ne helpos?

3 Kial Vi devigas min vidi maljustaĵon, rigardi mizeraĵon? Rabado kaj perfortado estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco.

4 Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; ĉar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas malĝustaj.

5 Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; ĉar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

6 Ĉar jen Mi levos la Ĥaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan larĝon de la tero, por ekposedi loĝejojn, kiuj ne apartenas al ĝi.

7 Terura kaj timinda ĝi estas; ĝia juĝado kaj regado dependas de ĝi mem.

8 Pli rapidaj ol leopardoj estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al manĝaĵo.

9 Ĉiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.

10 Reĝojn ili mokas, regantoj estas ridataĵo por ili; ĉiun fortikaĵon ili mokas; ili ŝutas teron, kaj venkoprenas.

11 Tiam ŝanĝiĝas ilia spirito, transiras kaj fariĝas peka, kaj ilia forto fariĝas ilia dio.

12 Sed Vi estas ja de ĉiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por juĝo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.

13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustaĵon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?

14 Kial Vi faras la homojn kiel fiŝoj en la maro, kiel rampaĵoj, kiuj ne havas reganton?

15 Ĉiujn ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fiŝreto; kaj tial ili ĝojas kaj triumfas.

16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fiŝreto; ĉar per ĉi tiuj grasiĝis ilia parto kaj boniĝis ilia manĝaĵo.

17 Ĉu por tio ili devas ĵetadi sian reton kaj senĉese mortigadi naciojn senindulge?

Continuar Lendo