Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 26.7

La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

1 En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda:Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.

2 Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.

3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; ĉar Vin li fidas.

4 Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.

5 Ĉar Li ĵetis malsupren loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin, malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo.

6 Piedo ĝin premas, la piedoj de malriĉuloj, la plandoj de senhavuloj.

7 La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

8 Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.

9 Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene; ĉar dum Via juĝado sur la tero la loĝantoj de la mondo lernis justecon.

10 Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.

11 Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian ĵaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraŭ Viaj malamikoj formanĝos ilin.

12 Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni.

13 Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.

14 Ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili.

15 Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi gloriĝis vaste sur ĉiuj finoj de la tero.

16 Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili preĝis mallaŭte, kiam Vi ilin punis.

17 Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaŭ Vi, ho Eternulo.

18 Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.

19 Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.

20 Iru, mia popolo, eniru en viajn ĉambrojn kaj ŝlosu viajn pordojn post vi; kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero.

21 Ĉar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero; kaj la tero malkaŝos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply