Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Jeremias 41

1 En la sepa monato Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, unu el la eminentuloj de la reĝo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ili kune tie manĝis en Micpa.

2 Kaj leviĝis Iŝmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la reĝo de Babel starigis kiel reganton super la lando.

3 Kaj ĉiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la Ĥaldeojn, kiuj tie troviĝis, la militistojn, Iŝmael mortigis.

4 En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraŭ sciis pri tio,

5 venis viroj el Ŝeĥem, el Ŝilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj disŝiritaj vestoj, kun tranĉoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.

6 Kaj Iŝmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili:Iru al Gedalja, filo de Aĥikam.

7 Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Iŝmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, buĉis ilin kaj ĵetis en kavon.

8 Tamen troviĝis inter ili dek homoj, kiuj diris al Iŝmael:Ne mortigu nin, ĉar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.

9 La kavo, en kiun Iŝmael ĵetis ĉiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la reĝo Asa kontraŭ Baaŝa, reĝo de Izrael; ĝin Iŝmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj.

10 Kaj Iŝmael kaptis la tutan restaĵon de la popolo, kiu estis en Micpa, la reĝidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Aĥikam; ilin kaptis Iŝmael, filo de Netanja, kaj li pretiĝis, por transiri al la Amonidoj.

11 Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, aŭdis pri la tuta malbono, kiun faris Iŝmael, filo de Netanja;

12 kaj ili prenis ĉiujn virojn, kaj iris, por batali kontraŭ Iŝmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin ĉe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.

13 Kiam la tuta popolo, kiu estis ĉe Iŝmael, ekvidis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, ĝi ekĝojis.

14 Kaj la tuta popolo, kiun Iŝmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Joĥanan, filo de Kareaĥ.

15 Sed Iŝmael, filo de Netanja, forkuris de Joĥanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj.

16 Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restaĵon de la popolo, kiun li revenigis de Iŝmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam ĉi tiu mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam:virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj eŭnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.

17 Kaj ili iris kaj haltis ĉe la gastejo Kimham, apud Bet-Leĥem, por direkti sin al Egiptujo,

18 for de la Ĥaldeoj; ĉar ili timis ilin pro tio, ke Iŝmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiun la reĝo de Babel estrigis super la lando.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply