Connect with us

Bíblia ESPERANTO

João 16.33

Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.

1 Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpuŝiĝu.

2 Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.

3 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

4 Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun vi.

5 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras?

6 Sed ĉar mi tiel parolis al vi, malĝojo plenigis vian koron.

7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.

8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon:

9 rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi;

10 rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min;

11 rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita.

12 Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti.

13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

14 Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

15 Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

16 Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.

17 Iuj do el liaj disĉiploj diris al aliaj:Kio estas ĉi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:Ĉar mi foriras al la Patro?

18 Ili do diris:Kio estas ĉi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.

19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:Ĉu vi serĉas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo.

21 Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon.

22 Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon.

23 Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo.

24 Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.

25 Ĉi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkaŝe pri la Patro.

26 En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;

27 ĉar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.

28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

29 Liaj disĉiploj diris:Jen nun vi parolas malkaŝe, kaj nenian alegorion diras.

30 Nun ni scias, ke vi ĉion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

31 Jesuo respondis al ili:Ĉu vi nun kredas?

32 Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi.

33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.

Continuar Lendo