Connect with us

Bíblia ESPERANTO

João 20

1 La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo.

2 Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.

3 Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo.

4 Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo;

5 kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris.

6 Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn,

7 kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko.

8 Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.

9 Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj.

10 Kaj la disĉiploj iris returne hejmen.

11 Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon;

12 kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis.

13 Kaj ili diris al ŝi:Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis:Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.

14 Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo.

15 Jesuo diris al ŝi:Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

16 Jesuo diris al ŝi:Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro.

17 Jesuo diris al ŝi:Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

18 Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante:Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi.

19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.

20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron.

21 Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas.

22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton:

23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.

24 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis.

25 La aliaj disĉiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

26 Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi.

27 Tiam li diris al Tomaso:Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.

28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio.

29 Jesuo diris al li:Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

30 Jesuo faris antaŭ la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro;

31 sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply