Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Lucas 14.34

Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata?

1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis.

2 Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo.

3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne?

4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.

5 Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos azenon aŭ bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros ĝin en sabata tago?

6 Kaj ili ne povis respondi al tio.

7 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili:

8 Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita;

9 kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi:Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.

10 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi:Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi.

11 Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.

13 Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;

14 kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

15 Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li:Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio.

16 Sed li diris al li:Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn;

17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj:Venu, ĉar ĉio estas jam preta.

18 Kaj ĉiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li:Mi aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.

19 Alia diris:Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.

20 Kaj alia diris:Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni.

21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.

22 Kaj la servisto diris:Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko.

23 Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu.

24 Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon.

25 Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:

26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo.

27 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo.

28 Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin?

29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin,

30 dirante:Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.

31 Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil?

32 Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.

33 Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo.

34 Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata?

35 Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply