Lucas: Multiplicação de pães

12. Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko.

13. Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.

14. CXar cxeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.

15. Kaj tion ili faris, kaj sidigis cxiujn.

16. Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason.

17. Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

Você está lendo Lucas na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Novo Testamento, tem 24 capítulos, e 1151 versículos.