Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Marcos 8

1 En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis manĝi, li alvokis al si siajn disĉiplojn, kaj diris al ili:

2 Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi kaj nenion havas manĝi;

3 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili laciĝos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.

4 Kaj liaj disĉiploj respondis al li:De kie oni povos satigi ĉi tiujn homojn per panoj ĉi tie en dezerto?

5 Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep.

6 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.

7 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fiŝojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaŭ.

8 Kaj ili manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.

9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.

10 Kaj tuj enirinte en la ŝipeton kun siaj disĉiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.

11 Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, serĉante ĉe li signon el la ĉielo, por provi lin.

12 Kaj forte ĝeminte en sia spirito, li diris:Kial ĉi tiu generacio serĉas signon? vere, mi diras al vi:Nenia signo estos donita al ĉi tiu generacio.

13 Kaj forlasinte ilin, li denove enŝipiĝis kaj transiris al la alia bordo.

14 Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la ŝipeto.

15 Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj la fermentaĵo de Herodo.

16 Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante:Ĉar ni ne havas panojn.

17 Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? ĉu vi ankoraŭ ne konscias nek komprenas? ĉu via koro estas obstinigita?

18 Okulojn havante, ĉu vi ne vidas? kaj orelojn havante, ĉu vi ne aŭdas? kaj ĉu vi ne memoras?

19 Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du.

20 Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li:Sep.

21 Kaj li diris al ili:Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas?

22 Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin.

23 Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:Ĉu vi vidas ion?

24 Kaj li ekrigardis, kaj diris:Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn.

25 Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare.

26 Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilaĝon.

27 Kaj eliris Jesuo kaj liaj disĉiploj en la vilaĝojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn disĉiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas?

28 Kaj ili respondis al li:Johano, la Baptisto; laŭ aliaj:Elija; kaj laŭ aliaj:Unu el la profetoj.

29 Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo.

30 Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.

31 Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi.

32 Kaj li parolis tiun diron malkaŝe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin.

33 Sed turninte sin kaj rigardante la disĉiplojn, li admonis Petron, dirante:Iru malantaŭ min, Satano, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.

34 Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.

35 Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos.

36 Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?

37 Ĉar kion homo donu interŝanĝe por sia animo?

38 Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply