Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Mateus 28

1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.

2 Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi.

3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo;

4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.

5 Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj:Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan.

6 Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.

7 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj:Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.

9 Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.

10 Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

11 Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn.

12 Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,

13 dirante:Diru:Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis.

14 Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo.

15 Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.

16 Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.

17 Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis.

18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.

19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;

20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply