Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Mateus 9.16

Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.

1 Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.

2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:Ĉi tiu blasfemas.

4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?

5 Ĉar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri:Leviĝu kaj piediru?

6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

7 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.

8 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.

9 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.

10 Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.

11 Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj:Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj?

12 Kaj aŭdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

14 Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas?

15 Kaj Jesuo diris al ili:Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.

16 Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.

17 Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.

18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante:Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.

19 Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.

20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo;

21 ĉar ŝi diris en si:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.

22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris:Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.

23 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,

24 diris:Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.

25 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.

26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.

28 Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.

29 Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laŭ via fido.

30 Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.

31 Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

32 Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.

33 Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

34 Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

35 Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

36 Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston.

37 Tiam li diris al siaj disĉiploj:La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.

38 Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

Continuar Lendo