Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Naum 1

1 Profetaĵo pri Nineve, libro de vizio de Naĥum, la Elkoŝano.

2 La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj.

3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.

4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas ĝin, kaj ĉiujn riverojn Li senakvigas; malgajiĝas Baŝan kaj Karmel, kaj velkas ĉio, kio floras sur Lebanon.

5 La montoj tremas antaŭ Li, la montetoj disfandiĝas; skuiĝas antaŭ Li la tero, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

6 Kiu povas kontraŭstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disverŝiĝas kiel fajro; la rokoj disfalas antaŭ Li.

7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

8 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.

9 Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfeliĉo ne bezonas veni duafoje.

10 Ĉar, interplektiĝinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.

11 El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraŭ la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.

12 Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.

13 Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi disŝiros viajn ligilojn.

14 Sed pri vi la Eternulo decidis:Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi fariĝis senvalora.

15 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; ĉar ne plu iros tra vi la sentaŭgulo; li estas tute ekstermita.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *