Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Provérbios 22.17

Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;

1 Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro.

2 Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.

3 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.

4 Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.

5 Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.

7 Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.

8 Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.

9 Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.

10 Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.

11 Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.

12 La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.

13 Mallaborulo diras:Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.

14 La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.

15 Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.

16 Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.

17 Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;

18 Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.

19 Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ.

20 Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,

21 Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?

22 Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;

23 Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.

24 Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;

25 Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.

26 Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj.

27 Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.

28 Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.

29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply