Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Provérbios 25

1 Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.

2 Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon.

3 La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla.

4 Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon.

5 Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco.

6 Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu;

7 Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi:Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.

8 Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?

9 Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu;

10 Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.

11 Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.

12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo.

13 Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.

14 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.

15 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.

16 Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.

17 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.

18 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.

19 Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.

20 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.

21 Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;

22 Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.

23 Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon.

24 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

25 Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.

26 Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.

27 Ne bone estas manĝi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas serĉi sian gloron.

28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply