Salmos

1. Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

2. Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.

3. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.

4. Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.

5. Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.

6. CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

Significados: Lia.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.