Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 126

1 Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.

2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.

4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.

5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.

6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply