Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 48

1 Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.

2 Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Reĝo.

3 Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo.

4 Jen kolektiĝis la reĝoj, Sed ĉiuj kune foriris.

5 Ili vidis kaj ekmiris, Konfuziĝis kaj forkuris.

6 Teruro ilin atakis, Tremo, kiel ĉe akuŝantino.

7 Per orienta vento Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ.

8 Kion ni aŭdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu ĝin por ĉiam! Sela.

9 Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.

10 Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.

11 Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj.

12 Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin, Kalkulu ĝiajn turojn.

13 Atentu ĝiajn fortikaĵojn, Vizitu ĝiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.

14 Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply