Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Sofonias 3

1 Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto!

2 Ĝi ne aŭskultas voĉon, ne akceptas admonon; la Eternulon ĝi ne fidas, al sia Dio ĝi sin ne turnas.

3 Ĝiaj eminentuloj meze de ĝi estas kiel blekegantaj leonoj; ĝiaj juĝistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas ĝis mateno.

4 Ĝiaj profetoj estas facilanimaj kaj perfidaj; ĝiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon.

5 La Eternulo estas justulo meze de ĝi, Li ne faras maljustaĵon; ĉiumatene Li montras Siajn leĝojn, ne ĉesas; sed la malpiulo ne konas honton.

6 Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie troviĝas jam neniu homo, neniu loĝanto.

7 Mi diris al ĝi:Timu Min, akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita ĝia loĝejo, kiom ajn Mi punus ĝin; sed ili rapidis malbonigi ĉiujn siajn agojn.

8 Tial atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.

9 Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.

10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disĵetita popolo, alportos al Mi donacojn.

11 En tiu tempo vi ne plu hontos pri ĉiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraŭ Mi; ĉar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto.

12 Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.

13 La restintoj el Izrael ne faros maljustaĵon, ne parolos mensogon, kaj en ilia buŝo ne troviĝos lango trompa, sed ili paŝtiĝados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.

14 Ĝojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.

15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon.

16 En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortiĝu.

17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.

18 La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.

19 Jen Mi faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin.

20 En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply