Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Tito 3

1 Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro,

2 ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj.

3 Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj,

5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

6 kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

7 por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo.

8 Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj;

9 sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj.

10 Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun,

11 sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.

12 Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie.

13 Antaŭen irigu Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.

14 Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.

15 Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido. Graco estu kun vi ĉiuj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply