Connect with us

Bíblia ESPERANTO

1 Reis 18

1 Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Aĥab, kaj Mi donos pluvon sur la teron.

2 Kaj Elija iris, por montri sin al Aĥab. La malsato estis forta en Samario.

3 Aĥab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima;

4 kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)

5 Kaj Aĥab diris al Obadja:Iru tra la lando al ĉiuj akvaj fontoj kaj al ĉiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la ĉevaloj kaj muloj kaj ne ekstermiĝu al ni ĉiuj brutoj.

6 Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi ĝin:Aĥab iris aparte laŭ unu direkto, kaj Obadja iris aparte laŭ alia direkto.

7 Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris:Ĉu tio estas vi, mia sinjoro Elija?

8 Kaj ĉi tiu respondis al li:Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie.

9 Kaj li diris:Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Aĥab, por ke li mortigu min?

10 Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aŭ regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por serĉi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li ĵurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.

11 Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie.

12 Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Aĥab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.

13 Ĉu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kaŝis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?

14 Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie! li ja mortigos min.

15 Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, hodiaŭ mi montros min al li.

16 Kaj Obadja iris renkonte al Aĥab kaj diris al li. Tiam Aĥab iris renkonte al Elija.

17 Kaj kiam Aĥab ekvidis Elijan, Aĥab diris al li:Ĉu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?

18 Sed li respondis:Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn.

19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel.

20 Kaj Aĥab sendis al ĉiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.

21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.

22 Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.

23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos.

24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.

25 Kaj Elija diris al la profetoj de Baal:Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antaŭe, ĉar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu.

26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la tagmezo, dirante:Ho Baal, aŭskultu nin! Sed aperis nenia voĉo nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris.

27 Kiam fariĝis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris:Kriu per laŭta voĉo, ĉar li estas dio; eble li havas interparoladon, aŭ eble li foriris, aŭ eble li vojaĝas; eble li dormas, li do vekiĝos.

28 Kaj ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin laŭ sia kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili.

29 Kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo, nenia respondo, nenia atento.

30 Tiam Elija diris al la tuta popolo:Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo.

31 Kaj Elija prenis dek du ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.

32 Kaj li konstruis el la ŝtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj.

33 Kaj li aranĝis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis ĝin sur la lignon.

34 Kaj li diris:Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni verŝu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris:Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris:Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon.

35 Kaj la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro, kaj ankaŭ la tuta foso pleniĝis de akvo.

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion.

37 Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.

38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis.

39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.

40 Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie.

41 Kaj Elija diris al Aĥab:Iru, manĝu kaj trinku, ĉar aŭdiĝas bruo de pluvo.

42 Kaj Aĥab iris, por manĝi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj kliniĝis al la tero kaj metis sian vizaĝon inter siajn genuojn.

43 Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn.

44 En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, leviĝas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Aĥab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo.

45 Dume de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo. Kaj Aĥab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.

46 Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaŭ Aĥab ĝis Jizreel.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply