Connect with us

Bíblia ESPERANTO

1 Crônicas 21

1 Satano leviĝis kontraŭ Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.

2 Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.

3 Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili ĉiuj, ho reĝo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio fariĝu kulpo sur Izrael?

4 Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.

5 Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.

6 La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, ĉar antipatia estis al Joab la vorto de la reĝo.

7 Kaj tiu afero malplaĉis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.

8 Tiam David diris al Dio:Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; ĉar mi agis tre malsaĝe.

9 Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:

10 Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi.

11 Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:

12 aŭ dum tri jaroj estos malsato en la lando; aŭ dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontraŭuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aŭ dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj anĝelo de la Eternulo ekstermados en ĉiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.

13 Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, ĉar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

14 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.

15 Kaj Dio sendis anĝelon al Jerusalem, por fari en ĝi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo-ekstermanto:Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo staris tiam apud la draŝejo de Ornan, la Jebusido.

16 David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.

17 Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonaĵon; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.

18 La anĝelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido.

19 Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.

20 Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis draŝanta tritikon.

21 Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la draŝejo kaj adorkliniĝis antaŭ David vizaĝaltere.

22 David diris al Ornan:Donu al mi la lokon de la draŝejo, por ke mi konstruu sur ĝi altaron al la Eternulo; pro ĝia plena prezo donu ĝin al mi, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo.

23 Kaj Ornan diris al David:Prenu al vi; mia sinjoro la reĝo faru tion, kio plaĉas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la draŝilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; ĉion mi fordonas.

24 Sed la reĝo David diris al Ornan:Ne; mi volas aĉeti pro plena prezo; ĉar mi ne oferportos vian propraĵon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.

25 Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.

26 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la ĉielo sur la altaron de la brulofero.

27 Kaj la Eternulo ordonis al la anĝelo, ke li remetu sian glavon en ĝian ingon.

28 En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.

29 La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altaĵo en Gibeon.

30 Sed David ne povis iri antaŭ ĝin por demandi Dion; ĉar lin timigis la glavo de la anĝelo de la Eternulo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply