1 Reis

1. Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du regxoj, kaj cxevalojn kaj cxarojn; kaj li iris kaj eksiegxis Samarion kaj militis kontraux gxi.

2. Kaj li sendis senditojn al Ahxab, regxo de Izrael, en la urbon,

3. kaj dirigis al li:Tiele diras Ben-Hadad:Via argxento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.

4. Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi, kaj cxio, kion mi havas.

5. La senditoj venis denove, kaj diris:Tiele diras Ben-Hadad:CXar mi sendis al vi, por diri, ke vian argxenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,

6. tial morgaux en cxi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili trasercxu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke cxion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.

7. Tiam la regxo de Izrael kunvokis cxiujn plejagxulojn de la lando, kaj diris:Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; cxar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian argxenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.

8. Kaj cxiuj plejagxuloj kaj la tuta popolo diris al li:Ne obeu, kaj ne konsentu.

9. Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la regxo:CXion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.

10. Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da gxi.

11. Sed la regxo de Izrael respondis kaj diris:Diru:Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu gxin demetas.

12. Kiam Ben-Hadad auxdis tiujn vortojn, dum li kaj la regxoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:Arangxu vin. Kaj ili arangxis sin kontraux la urbo.

13. Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

14. Kaj Ahxab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi.

15. Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montrigxis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, cxiujn Izraelidojn, sep mil.

16. Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la regxoj, la tridek du regxoj, kiuj helpis lin.

17. Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.

18. Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.

19. Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.

20. Kaj ili batis cxiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, regxo de Sirio, savis sin sur cxevalo kun la rajdistoj.

21. Tiam eliris la regxo de Izrael kaj venkobatis la cxevalojn kaj la cxarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan bucxon.

22. Kaj aliris la profeto al la regxo de Izrael, kaj diris al li:Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio iros kontraux vin.

23. Kaj la servantoj de la regxo de Sirio diris al li:Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, ni certe venkos ilin.

24. Faru jenon:forigu la regxojn cxiun de lia loko, kaj starigu anstataux ili regionestrojn;

25. kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel.

26. Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraux la Izraelidoj.

27. Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.

28. Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

29. Kaj staris tendare unuj kontraux la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komencigxis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.

30. La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo.

31. Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.

32. Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato.

33. La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.

34. Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

35. Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.

36. Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.

37. Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.

38. Tiam la profeto iris kaj starigxis antaux la regxo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.

39. Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.

40. Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la regxo de Izrael diris al li:Tio estas via verdikto, vi mem decidis.

41. Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la regxo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.

42. Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.

43. Kaj la regxo de Izrael iris hejmen malgxoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.

1. Post tiu historio okazis jeno:Nabot, Jizreelano, havis vinbergxardenon en Jizreel, apud la palaco de Ahxab, regxo de Samario.

2. Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante:Donu al mi vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno, cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi per argxento gxian prezon.

3. Sed Nabot diris al Ahxab:La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredajxon de miaj patroj.

4. Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante:Mi ne donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.

5. Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?

6. Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon.

7. Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano.

8. Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo.

9. Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo;

10. kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.

11. Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.

12. Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo.

13. Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.

14. Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis.

15. Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.

16. Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis, Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi gxin.

17. Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:

18. Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin;

19. kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon.

20. Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

21. Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

22. Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.

23. Kaj ankaux pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:La hundoj formangxos Izebelon apud la murego de Jizreel.

24. Kiu mortos cxe Ahxab en la urbo, tiun mangxos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun mangxos la birdoj de la cxielo.

25. (Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.

26. Li farigxis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.)

27. Kiam Ahxab auxdis tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis malgxoje.

28. Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:

29. CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

1. Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.

2. En la tria jaro Jehosxafat, regxo de Judujo, venis al la regxo de Izrael.

3. La regxo de Izrael diris al siaj servantoj:CXu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni gxin el la manoj de la regxo de Sirio!

4. Kaj li diris al Jehosxafat:CXu vi iros kun mi milite kontraux Ramoton en Gilead? Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

5. Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Demandu hodiaux la vorton de la Eternulo.

6. Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.

7. Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

8. Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

9. Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Mihxajan, filon de Jimla.

10. La regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaux la pordego de Samario, kaj cxiuj profetoj profetadis antaux ili.

11. Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

12. Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

13. La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

14. Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.

15. Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li:Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

16. Kaj la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

17. Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

18. Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

19. Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.

20. Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

21. Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?

22. Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

23. Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

24. Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

25. Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

26. Tiam la regxo de Izrael diris:Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la regxido Joasx;

27. kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.

28. Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

29. Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.

30. Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.

31. La regxo de Sirio ordonis al la tridek du cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.

32. Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.

33. Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

34. Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj pafe trafis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

35. Sed la batalo plifortigxis en tiu tago, kaj la regxo staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la cxaro.

36. Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko:CXiu en sian urbon, cxiu en sian landon.

37. La regxo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la regxon en Samario.

38. Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.

39. La cetera historio de Ahxab, kaj cxio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj cxiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

40. Kiam Ahxab ekdormis kun siaj patroj, anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.

Significados: Sur.

Você está lendo 1 Reis na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 22 capítulos, e 816 versículos.