1 Reis

41. Jehosxafat, filo de Asa, ekregxis super Judujo en la kvara jaro de Ahxab, regxo de Izrael.

42. Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

43. Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.

44. Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.

45. La cetera historio de Jehosxafat, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

46. La lastan kvanton da malcxastistoj, kiuj restis ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.

47. Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo.

48. Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.

49. Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.

50. Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

51. Ahxazja, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis super Izrael du jarojn.

52. Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laux la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laux la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon.

53. Kaj li servadis al Baal kaj adorklinigxadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.

Significados: Asa, Baal.

Você está lendo 1 Reis na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 22 capítulos, e 816 versículos.