1 Reis

1. Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.

2. Tamen la popolo alportadis ankoraux oferojn sur altajxoj, cxar gxis tiu tempo ankoraux ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.

3. Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laux la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altajxoj.

4. Kaj la regxo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, cxar tie estis la cxefa altajxo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.

5. En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi.

6. Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.

7. Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.

8. Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.

9. Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

10. Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.

11. Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi,

12. tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

13. Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.

14. Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.

15. Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.

16. Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.

17. Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo.

18. En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.

19. Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li.

20. Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.

21. Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.

22. Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.

23. Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;

24. kaj la regxo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo.

25. Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.

26. Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.

27. Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino.

28. Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

1. Kaj la regxo Salomono estis regxo super la tuta Izrael.

2. Kaj jen estas la estroj, kiuj estis cxe li:Azarja, filo de Cadok, pastro;

3. Elihxoref kaj Ahxija, filoj de SXisxa, skribistoj; Jehosxafat, filo de Ahxilud, kronikisto;

4. kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;

5. kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la regxo;

6. kaj Ahxisxar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.

7. Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn.

8. Kaj jen estas iliaj nomoj:Ben-HXur, sur la monto de Efraim;

9. Ben-Deker, en Makac kaj SXaalbim kaj Bet-SXemesx kaj Elon-Bet-HXanan;

10. Ben-HXesed, en Arubot; al li apartenis Sohxo kaj la tuta regiono HXefer;

11. Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;

12. Baana, filo de Ahxilud, en Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet- SXean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-SXean gxis Abel- Mehxola, gxis trans Jokmeam;

13. Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;

14. Ahxinadab, filo de Ido, en Mahxanaim;

15. Ahximaac, en la regiono de Naftali; ankaux li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;

16. Baana, filo de HXusxaj, en la regiono de Asxer kaj en Alot;

17. Jehosxafat, filo de Paruahx, en la regiono de Isahxar;

18. SXimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;

19. Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj de Og, regxo de Basxan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.

20. Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe la maro; ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj.

21. Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.

22. La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno,

23. dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de pasxtejo kaj cent sxafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.

24. CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.

25. Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.

26. Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.

27. Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.

28. Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.

29. Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.

30. Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.

31. Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe.

32. Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.

33. Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj.

34. Kaj oni venadis el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.

1. HXiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro; cxar HXiram estis amiko de David en la tuta tempo.

2. Kaj Salomono sendis al HXiram, por diri:

3. Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin cxirkauxis, gxis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.

4. Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon cxirkauxe; ne ekzistas kontrauxulo nek ia malbona malhelpo.

5. Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante:Via filo, kiun Mi sidigos anstataux vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.

6. Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.

7. Kiam HXiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj diris:Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon sagxan super tiu grandnombra popolo.

8. Kaj HXiram sendis al Salomono, por diri:Mi auxskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.

9. Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.

10. Kaj HXiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis.

11. Kaj Salomono donis al HXiram dudek mil kor�ojn da tritiko kiel mangxajxon por lia domo kaj dudek kor�ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al HXiram cxiujare.

12. Kaj la Eternulo donis sagxon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter HXiram kaj Salomono, kaj ili ambaux faris inter si interligon.

13. La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.

14. Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil cxiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.

15. Kaj Salomono havis sepdek mil sxargxoportistojn kaj okdek mil montajn sxtonhakistojn,

16. krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.

17. Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn, multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el sxtonoj cxirkauxhakitaj.

18. Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de HXiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.

1. En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la regxado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.

2. Kaj la domo, kiun la regxo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.

3. Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.

4. Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.

5. Kaj li arangxis cxe la muro de la domo galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.

6. La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.

7. Kiam la domo estis konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.

8. La pordo de la meza galerio estis cxe la dekstra flanko de la domo; kaj per sxtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.

9. Kaj li konstruis la domon kaj finis gxin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.

10. Kaj li konstruis la galeriojn cxirkaux la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.

11. Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:

12. Koncerne la domon, kiun vi konstruas:se vi irados laux Miaj legxoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados cxiujn Miajn ordonojn, por agadi laux ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,

13. kaj Mi logxos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.

14. Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis gxin.

15. Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo gxis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.

16. Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko gxis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.

17. Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antauxa parto de la templo.

18. Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.

19. La plejsanktejon li arangxis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.

20. La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaux la cedran altaron li tegis.

21. Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn cxenojn antaux la plejsanktejo kaj tegis gxin per oro.

22. Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaux la plejsanktejo li tegis per oro.

23. Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.

24. Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj.

25. Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj.

26. La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaux de la dua kerubo.

27. Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.

28. Kaj li tegis la kerubojn per oro.

29. Kaj sur cxiuj muroj de la domo cxirkauxe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.

30. Ankaux la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.

31. CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.

32. Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.

33. Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;

34. kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.

35. Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.

36. Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.

37. En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.

38. Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en cxiuj siaj detaloj kaj laux sia tuta plano; li konstruis gxin dum sep jaroj.

1. Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.

2. Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.

3. Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.

4. Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.

5. Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje.

6. Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.

7. Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro.

8. Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.

9. CXio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto.

10. En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj.

11. Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.

12. Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.

13. La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon.

14. Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.

15. Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.

16. Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.

17. Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua.

18. Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.

19. La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.

20. Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.

21. Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.

22. Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.

23. Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.

24. Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi.

25. GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.

26. GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat�ojn.

27. Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.

28. Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.

29. Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.

30. Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj.

31. GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.

32. Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis unu ulno kaj duono.

33. La arangxo de la radoj estis kiel la arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita.

34. Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem.

35. Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem.

36. Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe.

37. Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.

38. Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.

39. Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.

40. Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:

41. la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;

42. kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;

43. kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj;

44. kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;

45. kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.

46. En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.

47. Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.

48. Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;

49. kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;

50. kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro.

51. Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

1. Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

2. Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato.

3. Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston.

4. Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.

5. Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

6. Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

7. CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre.

8. Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago.

9. En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.

10. Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.

11. Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

12. Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

13. tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.

14. Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

15. Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

16. De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

17. Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

18. Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

19. tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.

20. Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

21. Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.

22. Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la cxielo,

23. kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

24. Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.

25. Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaux Mi, kiel vi iradis antaux Mi.

26. Nun, ho Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.

27. CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

28. Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi hodiaux;

29. por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.

30. Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

31. Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:

32. tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

33. Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo:

34. tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.

35. Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

36. tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

37. Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;

38. cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:

39. Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);

40. por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

41. Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo

42. (cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo:

43. Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

44. Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

45. tiam auxskultu en la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.

46. Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman;

47. sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;

48. kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

49. tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;

50. kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili.

51. CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.

52. Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi auxdu ilin pri cxio, pri kio ili vokas al Vi.

53. CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

54. Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo.

55. Kaj li starigxis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per lauxta vocxo, dirante:

56. Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al cxio, kion Li diris:ne forfalis ecx unu vorto el cxiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo.

57. La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu nin;

58. Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laux cxiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj.

59. Kaj cxi tiuj miaj vortoj, kiujn mi pregxis antaux la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justajxon al Sia servanto kaj justajxon al Sia popolo Izrael en cxiuj tagoj;

60. por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.

61. Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.

62. Kaj la regxo kaj kun li cxiuj Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo.

63. Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo.

64. En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.

65. Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.

66. En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

1. Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj de cxio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,

2. la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.

3. Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.

4. Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:

5. tiam Mi fortikigos la tronon de via regxado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

6. Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:

7. tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.

8. Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?

9. Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

10. Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la regxan domon

11. (por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.

12. Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.

13. Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.

14. Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.

15. Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron.

16. (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)

17. Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,

18. kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,

19. kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

20. Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:

21. iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.

22. Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj cxarestroj, kaj liaj rajdistoj.

23. La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.

24. La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.

25. Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.

26. Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.

27. Kaj HXiram sendis en la sxiparo siajn servantojn sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.

28. Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

1. Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.

2. Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.

3. Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.

4. Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,

5. kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.

6. Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;

7. mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.

8. Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.

9. Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.

10. Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.

11. Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.

12. Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.

13. Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.

14. La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;

15. krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.

16. Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu sxildo)

17. kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min�oj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.

18. Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.

19. Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

20. Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.

21. Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.

22. CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

23. Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj per sagxeco.

24. Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.

25. Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.

26. Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

27. Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.

28. La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.

29. CXiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.

1. La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,

2. el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo.

3. Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.

4. En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

5. Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj.

6. Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.

7. Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.

8. Kaj tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

9. Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,

10. kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.

11. Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj donos gxin al via servanto.

12. Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin forsxiros.

13. Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

14. Kaj la Eternulo aperigis kontrauxulon kontraux Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la regxa semo de Edom.

15. Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo

16. (cxar ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo);

17. tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.

18. Ili elmovigxis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al li.

19. Hadad tre ekplacxis al Faraono, kaj cxi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la regxino Tahxpenes.

20. Kaj la fratino de Tahxpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Tahxpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat logxis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono.

21. Kiam Hadad auxdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono:Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.

22. Faraono diris al li:CXu io mankas al vi cxe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis:Ne, tamen forliberigu min.

23. Dio starigis kontraux li ankoraux kontrauxulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, regxo de Coba.

24. Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.

25. Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.

26. Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraux la regxon.

27. Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu li levis la manon kontraux la regxon:Salomono konstruis Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David.

28. Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.

29. En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Ahxija, la SXiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaux estis solaj sur la kampo.

30. Kaj Ahxija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj dissxiris gxin en dek du pecojn.

31. Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn

32. (sed unu tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael);

33. pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.

34. Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn.

35. Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn;

36. kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

37. Vin Mi prenos, kaj vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo super Izrael.

38. Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.

39. Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por cxiam.

40. Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al SXisxak, regxo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.

41. La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.

42. La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.

43. Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

Significados: Abda, Efraim, Megido, Jair, Naftali, Gaza, Sur, Lia, Boaz, Edom.

Você está lendo 1 Reis na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 22 capítulos, e 816 versículos.