Connect with us

Bíblia ESPERANTO

1 Reis 5

1 Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li aŭdis, ke oni lin sanktoleis reĝo anstataŭ lia patro; ĉar Ĥiram estis amiko de David en la tuta tempo.

2 Kaj Salomono sendis al Ĥiram, por diri:

3 Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin ĉirkaŭis, ĝis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.

4 Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon ĉirkaŭe; ne ekzistas kontraŭulo nek ia malbona malhelpo.

5 Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante:Via filo, kiun Mi sidigos anstataŭ vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.

6 Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; ĉar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.

7 Kiam Ĥiram aŭdis la vortojn de Salomono, li tre ekĝojis, kaj diris:Benata estu hodiaŭ la Eternulo, kiu donis al David filon saĝan super tiu grandnombra popolo.

8 Kaj Ĥiram sendis al Salomono, por diri:Mi aŭskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.

9 Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro ĝis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu manĝaĵon por mia domo.

10 Kaj Ĥiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis.

11 Kaj Salomono donis al Ĥiram dudek mil kor�ojn da tritiko kiel manĝaĵon por lia domo kaj dudek kor�ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al Ĥiram ĉiujare.

12 Kaj la Eternulo donis saĝon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter Ĥiram kaj Salomono, kaj ili ambaŭ faris inter si interligon.

13 La reĝo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.

14 Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil ĉiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.

15 Kaj Salomono havis sepdek mil ŝarĝoportistojn kaj okdek mil montajn ŝtonhakistojn,

16 krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.

17 Kaj la reĝo ordonis, ke oni elhaku grandajn ŝtonojn, multekostajn ŝtonojn, por aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj.

18 Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de Ĥiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la domon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply