Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Crônicas 15

1 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.

2 Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li:Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.

3 Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;

4 sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.

5 En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe ĉiuj loĝantoj de la landoj.

6 Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj.

7 Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.

8 Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo.

9 Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.

10 Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa.

11 Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakiraĵo, kiun ili venigis:sepcent bovojn kaj sep mil ŝafojn.

12 Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,

13 kaj ke ĉiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, ĉu tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino.

14 Kaj ili ĵuris al la Eternulo per laŭta voĉo, per ĝojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.

15 Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe.

16 Kaj eĉ Maaĥan, la patrinon, la reĝo Asa senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon, dispecigis ĝin kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.

17 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.

18 Li enportis en la domon de Dio la konsekritaĵojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn.

19 Kaj ne estis milito ĝis la tridek-kvina jaro de la reĝado de Asa.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply