Introdução Esboço Capítulo Anterior Próximo Capítulo

2 João

4. Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.

5. Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.

6. Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laux Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke vi iradu en gxi.

7. CXar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo.

8. Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.

9. CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.

10. Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton;

11. cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

Introdução Esboço Capítulo Anterior Próximo Capítulo

Comente sobre este trecho da bíblia

Você está lendo 2 João na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Novo Testamento, tem 1 capítulos, e 13 versículos.