2 Reis

1. Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.

2. Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.

3. Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario, kaj diru al ili:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?

4. Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.

5. Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis?

6. Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

7. Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?

8. Ili respondis al li:Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj. Tiam li diris:Tio estas Elija, la Tesxebano.

9. Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru.

10. Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

11. Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide.

12. Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

13. Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj.

14. Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj.

15. Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.

16. Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

17. Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar li ne havis filon.

18. La cetera historio de Ahxazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

1. Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon, Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.

2. Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.

3. Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.

4. Kaj Elija diris al li:Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.

5. Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.

6. Kaj Elija diris al li:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.

7. Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.

8. Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.

9. Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.

10. Kaj tiu diris:Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.

11. Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la cxielon.

12. Elisxa vidis, kaj ekkriis:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en du pecojn.

13. Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.

14. Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.

15. Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.

16. Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj trovigxas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.

17. Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.

18. Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.

19. Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa:Jen do la logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.

20. Tiam li diris:Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.

21. Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas cxi tiun akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.

22. Kaj la akvo farigxis sana gxis la nuna tempo, konforme al la vorto de Elisxa, kiun li diris.

23. Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!

24. Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn.

25. Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.

1. Jehoram, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek- oka jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis dek du jarojn.

2. Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.

3. Tamen li restis aligxinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.

4. Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun ilia lano.

5. Sed kiam Ahxab mortis, la regxo de Moab defalis de la regxo de Izrael.

6. Tiam la regxo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.

7. Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri:La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

8. Kaj li diris:Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris:La vojon de la Edoma dezerto.

9. Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.

10. Kaj la regxo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

11. Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.

12. Kaj Jehosxafat diris:Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la regxo de Izrael kaj Jehosxafat kaj la regxo de Edom.

13. Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

14. Tiam Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.

15. Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.

16. Kaj li diris:Tiele diras la Eternulo:Faru en cxi tiu valo multajn fosojn.

17. CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.

18. Sed cxi tio ne suficxos al la Eternulo; Li transdonos ankaux Moabon en viajn manojn.

19. Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj.

20. Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero plenigxis de akvo.

21. CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.

22. Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango.

23. Kaj ili diris:Tio estas sango! la regxoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.

24. Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.

25. Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.

26. Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.

27. Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.

1. Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.

2. Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.

3. Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.

4. Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.

5. Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj sxi versxadis.

6. Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.

7. Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.

8. Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.

9. Kaj sxi diris al sia edzo:Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu cxiam preteriras antaux ni;

10. ni faru malgrandan supran cxambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj segxon kaj lumingon, kaj cxiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.

11. Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran cxambreton kaj kusxigxis tie.

12. Kaj li diris al sia junulo Gehxazi:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj tiu vokis sxin, kaj sxi aperis antaux li.

13. Kaj li diris al li:Diru al sxi:Jen vi prizorgis por ni cxion cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas ion diri al la regxo aux al la militestro? Sed sxi respondis:Mi logxas ja meze de mia popolo.

14. Kaj li diris:Kion do ni povas fari por sxi? Tiam Gehxazi diris:Ho, sxi ne havas filon, kaj sxia edzo estas maljuna.

15. Kaj li diris:Alvoku sxin. Kaj li vokis sxin, kaj sxi starigxis cxe la pordo.

16. Kaj li diris:Post unu jaro en cxi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj sxi diris:Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.

17. Sed la virino gravedigxis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al sxi Elisxa.

18. La infano farigxis granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj.

19. Kaj li diris al sia patro:Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al sia junulo:Portu lin al lia patrino.

20. Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis sur sxiaj genuoj gxis tagmezo, kaj mortis.

21. Tiam sxi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio kaj sxlosis post li kaj eliris.

22. Kaj sxi vokis sian edzon, kaj diris:Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.

23. Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.

24. Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.

25. Kaj sxi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio sxin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Gehxazi:Jen estas tiu SXunemanino;

26. kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi:Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? SXi diris:Ni fartas bone.

27. Kaj sxi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Gehxazi aliris, por forpusxi sxin; sed la homo de Dio diris:Lasu sxin, cxar sxia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kasxis antaux mi kaj ne sciigis al mi.

28. Kaj sxi diris:CXu mi petis filon de mia sinjoro? cxu mi ne diris:Ne trompu min?

29. Kaj li diris al Gehxazi:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizagxon de la knabo.

30. Sed la patrino de la knabo diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.

31. Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxon de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante:La knabo ne vekigxis.

32. Tiam Elisxa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kusxigita sur lia lito.

33. Kaj li eniris kaj sxlosis la pordon post ili ambaux, kaj ekpregxis al la Eternulo.

34. Kaj li iris kaj kusxigxis sur la infano, kaj almetis sian busxon al lia busxo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmigxis.

35. Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.

36. Tiam li vokis Gehxazin, kaj diris:Alvoku tiun SXunemaninon. Kaj li vokis sxin, kaj sxi venis al li, kaj li diris:Prenu vian filon.

37. Kaj sxi venis kaj jxetis sin al liaj piedoj kaj adorklinigxis gxis la tero; kaj sxi prenis sian filon kaj eliris.

38. Elisxa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaux li. Kaj li diris al sia junulo:Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.

39. Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.

40. Kaj ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj ekmangxis el la supo, ili ekkriis kaj diris:Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.

41. Tiam li diris:Alportu farunon. Kaj li ensxutis en la kaldronon, kaj diris:Versxu al la homoj, ke ili mangxu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.

42. Venis homo el Baal-SXalisxa, kaj alportis al la homo de Dio unuaajxon de pano:dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu.

43. Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos.

44. Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

1. Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda homo antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.

2. La Sirianoj unu fojon eliris tacxmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj sxi farigxis servantino de la edzino de Naaman.

3. Kaj sxi diris al sia sinjorino:Ho, se mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron.

4. Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante:Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.

5. Kaj la regxo de Sirio diris:Iru, kaj mi sendos leteron al la regxo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da argxento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj.

6. Kaj li alportis al la regxo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite:Kune kun cxi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.

7. Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:CXu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux mi.

8. Kiam Elisxa, la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael dissxiris siajn vestojn, li sendis al la regxo, por diri:Kial vi dissxiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.

9. Kaj venis Naaman kun siaj cxevaloj kaj cxaroj, kaj haltis cxe la pordo de la domo de Elisxa.

10. Kaj Elisxa sendis al li senditon, por diri:Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renovigxos via korpo kaj vi farigxos pura.

11. Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris:Jen mi pensis, ke li eliros kaj starigxos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron.

12. CXu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.

13. Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura!

14. Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.

15. Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom cxe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.

16. Sed tiu diris:Kiel vivas la Eternulo, antaux kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis cxe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.

17. Tiam Naaman diris:Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; cxar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek bucxoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.

18. Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton:kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorklinigxi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorklinigxos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.

19. Tiu diris al li:Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,

20. Gehxazi, la junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.

21. Kaj Gehxazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la cxaro renkonte al li, kaj diris:CXu la farto estas bona?

22. Tiu respondis:Bona; mia sinjoro sendis min, por diri:Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da argxento kaj du kompletojn da vestoj.

23. Kaj Naaman diris:Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis cxe li, kaj ligis du kikarojn da argxento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaux li.

24. Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kasxis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris.

25. Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al li:De kie vi venas, Gehxazi? CXi tiu respondis:Via servanto nenien iris.

26. Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. CXu nun estas la tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn, vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?

27. La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

1. La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;

2. ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie cxiu po unu trabo, kaj ni arangxu al ni tie lokon, por tie logxi. Li diris:Iru.

3. Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.

4. Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.

5. Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja prunteprenita!

6. Kaj la homo de Dio diris:Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis.

7. Kaj li diris:Levu gxin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.

8. La regxo de Sirio komencis militon kontraux Izrael, kaj konsiligxis kun siaj servantoj, dirante:Tie kaj tie mi starigxos tendare.

9. Tiam la homo de Dio sendis al la regxo de Izrael, por diri:Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, cxar tie staras la Sirianoj.

10. Kaj la regxo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antauxgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.

11. Maltrankviligxis la koro de la regxo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili:CXu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la regxo de Izrael?

12. Tiam diris unu el liaj servantoj:Ne, mia sinjoro, ho regxo! sed la profeto Elisxa, kiu estas en Izrael, raportas al la regxo de Izrael ecx tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormocxambro.

13. Kaj li diris:Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante:Jen li estas en Dotan.

14. Tiam li sendis tien cxevalojn kaj cxarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj cxirkauxis la urbon.

15. Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?

16. Sed li diris:Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.

17. Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

18. La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la Eternulo kaj diris:Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa.

19. Kaj Elisxa diris al ili:GXi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.

20. Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.

21. Kaj la regxo de Izrael diris al Elisxa, kiam li ekvidis ilin:CXu mi ne mortigu ilin? cxu mi ne mortigu ilin, mia patro?

22. Sed li diris:Ne mortigu; cxu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaux ilin panon kaj akvon; ili mangxu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.

23. Kaj li faris por ili grandan tagmangxon, kaj ili mangxis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu tacxmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.

24. Post tio Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksiegxis Samarion.

25. Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.

26. Unu fojon la regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante:Helpu, mia sinjoro, ho regxo!

27. Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo?

28. Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? SXi respondis:CXi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux.

29. Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon.

30. Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo.

31. Kaj li diris:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Elisxa, filo de SXafat, restos sur li hodiaux.

32. Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li, li diris al la plejagxuloj:CXu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li.

33. Dum li estis ankoraux parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris:Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraux povas atendi de la Eternulo?

1. Tiam diris Elisxa:Auxskultu la vorton de la Eternulo:tiele diras la Eternulo:Morgaux en cxi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario.

2. Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la regxo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj tiu diris:Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

3. Kvar homoj lepruloj estis cxe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia:Kial ni sidas cxi tie, gxis ni mortos?

4. Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos cxi tie, ni ankaux mortos; ni iru do kaj jxetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.

5. Kaj ili levigxis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.

6. La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.

7. Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.

8. Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj mangxis kaj trinkis, kaj prenis de tie argxenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kasxis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kasxis.

9. Kaj ili diris unu al la alia:Ne gxuste ni agas; la hodiauxa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos gxis la lumo de la mateno, ni montrigxos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la regxo.

10. Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.

11. Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la regxo.

12. Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj:Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kasxi sin sur la kampo, pensante:Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.

13. Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris:Oni prenu do kvin el la restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aux kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.

14. Kaj oni prenis du cxarojn kun cxevaloj; kaj la regxo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante:Iru kaj rigardu.

15. Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la regxo.

16. Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno farigxis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo.

17. La regxo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon cxe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la regxo venis al li.

18. Kiam la homo de Dio parolis al la regxo, dirante:Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaux en cxi tiu tempo cxe la pordego de Samario:

19. tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj li diris:Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

20. Kaj tiel farigxis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis.

1. Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj.

2. Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn.

3. Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo.

4. La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:Rakontu al mi cxiujn grandajn farojn, kiujn faris Elisxa.

5. Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.

6. Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun.

7. Elisxa venis en Damaskon. Ben-Hadad, regxo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante:La homo de Dio venis cxi tien.

8. Tiam la regxo diris al HXazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.

9. Kaj HXazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:CXu mi resanigxos de cxi tiu malsano?

10. Kaj Elisxa diris al li:Iru, diru al li:Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.

11. Kaj li fikse rigardis lin, gxis li hontigxis, kaj la homo de Dio ploris.

12. HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.

13. HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.

14. Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.

15. Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.

Significados: Baal, Edom, Lia, Efraim.

Você está lendo 2 Reis na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 25 capítulos, e 719 versículos.