Connect with us

Bíblia ESPERANTO

2 Reis 1.10

Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

1 Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab.

2 Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.

3 Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano:Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili:Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?

4 Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.

5 Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis?

6 Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la reĝo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.

7 Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?

8 Ili respondis al li:Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiam li diris:Tio estas Elija, la Teŝebano.

9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la reĝo diris, ke vi malsupreniru.

10 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la reĝo:Malsupreniru rapide.

12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaŭ viaj okuloj.

14 Jen venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis la du antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaŭ viaj okuloj.

15 Tiam anĝelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo.

16 Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.

17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar li ne havis filon.

18 La cetera historio de Aĥazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

Continuar Lendo