2 Samuel

1. Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

2. jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.

3. Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.

4. La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis.

5. En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.

6. Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien.

7. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.

8. Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.

9. Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

10. Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.

11. Kaj HXiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.

12. Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.

13. Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj.

14. Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab kaj Natan kaj Salomono

15. kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Nefeg kaj Jafia

16. kaj Elisxama kaj Eljada kaj Elifelet.

17. Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.

18. Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.

19. Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon.

20. Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

21. Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

22. Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.

23. Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

24. kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

25. Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

1. Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.

2. Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.

3. Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.

4. Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.

5. Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.

6. Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin.

7. Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio.

8. Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.

9. Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?

10. Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.

11. Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.

12. Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo.

13. Kaj cxiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapasxis ses pasxojn, li oferbucxis bovon kaj grasan sxafon.

14. Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.

15. Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado.

16. Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

17. Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

18. Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.

19. Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris cxiu al sia domo.

20. Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris:Kiel majesta estis hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!

21. Sed David diris al Mihxal:Antaux la Eternulo, kiu preferis min antaux via patro kaj antaux lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaux la Eternulo mi ludis.

22. Kaj mi senvalorigos min ankoraux pli ol tio, kaj mi humiligos min antaux miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.

23. Kaj Mihxal, la filino de Saul, ne havis infanojn gxis la tago de sxia morto.

1. Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,

2. la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.

3. Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi.

4. Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:

5. Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diris la Eternulo:CXu vi konstruos al Mi domon por Mia logxado?

6. CXar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, gxis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.

7. Kien ajn Mi iris kun cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

8. Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin el sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

9. kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

10. kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis gxin, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos gxin, kiel antauxe;

11. kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

12. Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.

13. Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.

14. Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.

15. Kaj Mia favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul, kiun Mi forigis antaux vi.

16. Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaux vi; via trono estos fortikigita por eterne.

17. Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

18. Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

19. Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.

20. Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.

21. Pro Via vorto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri al Via sklavo.

22. Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

23. Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandajxojn por Vi kaj timindajxojn por Via tero, antaux Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de gxiaj popoloj kaj gxiaj dioj?

24. Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke gxi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

25. Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

26. Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaux Vi.

27. CXar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante:Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon.

28. Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo cxi tiun bonajxon.

29. Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

1. Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj.

2. Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

3. Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato.

4. Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.

5. La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

6. Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

7. Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

8. Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro.

9. Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,

10. tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.

11. Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis:

12. de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba.

13. Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.

14. Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.

15. Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

16. Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;

17. Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;

18. Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

1. Kaj David diris:CXu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan?

2. El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la regxo diris al li:CXu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo.

3. Tiam la regxo diris:CXu ekzistas ankoraux iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la regxo:Ekzistas ankoraux filo de Jonatan, lamulo.

4. Kaj la regxo diris al li:Kie li estas? Kaj Ciba diris al la regxo:Jen li estas en la domo de Mahxir, filo de Amiel, en Lo-Debar.

5. Tiam la regxo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar.

6. Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis. Kaj David diris:Mefibosxet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo.

7. Kaj David diris al li:Ne timu, cxar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi cxiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi mangxados cxiam cxe mia tablo.

8. Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?

9. Kaj la regxo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:CXion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;

10. prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por mangxado; sed Mefibosxet, filo de via sinjoro, mangxados cxiam cxe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.

11. Kaj Ciba diris al la regxo:CXion, kion mia sinjoro la regxo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefibosxet mangxados cxe mia tablo egale al la filoj de la regxo.

12. Mefibosxet havis malgrandan filon, kies nomo estis Mihxa. Kaj cxiuj, kiuj logxis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefibosxet.

13. Kaj Mefibosxet logxis en Jerusalem, cxar li cxiam mangxadis cxe la tablo de la regxo. Kaj li estis lama je siaj ambaux piedoj.

1. Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo HXanun farigxis regxos anstataux li.

2. Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.

3. Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?

4. Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.

5. Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

6. Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.

7. Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.

8. Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo.

9. Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;

10. kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj batalarangxis ilin kontraux la Amonidoj.

11. Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.

12. Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.

13. Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj; kaj cxi tiuj forkuris antaux li.

14. Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.

15. Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko.

16. Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en HXelamon; kaj SXobahx, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.

17. Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li.

18. Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.

19. Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

1. Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

2. Okazis, ke vespere David levigxis de sia kusxejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la regxa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.

3. Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke sxi estas Bat-SXeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la HXetido.

4. Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia malpureco, sxi revenis en sian domon.

5. Kaj la virino gravedigxis, kaj sxi sendis, por sciigi Davidon, dirante:Mi gravedigxis.

6. Tiam David sendis al Joab, por diri:Sendu al mi Urijan, la HXetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.

7. Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.

8. Kaj David diris al Urija:Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la regxo, kaj lin sekvis donacoj de la regxo.

9. Sed Urija dormis cxe la enirejo de la domo de la regxo, kune kun cxiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.

10. Kaj oni raportis al David, dirante:Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija:Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?

11. Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.

12. Tiam David diris al Urija:Restu cxi tie ankoraux hodiaux, kaj morgaux mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.

13. Kaj David invitis lin, ke li mangxu kaj trinku cxe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kusxejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.

14. Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.

15. Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu.

16. Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.

17. Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.

18. Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.

19. Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,

20. kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?

21. kiu mortigis Abimelehxon, filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la muro? tiam diru:Ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

22. La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por kio sendis lin Joab.

23. Kaj la sendito diris al David:Kiam tiuj homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;

24. tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la regxo, kaj ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

25. Tiam David diris al la sendito:Tiel diru al Joab:Ne afliktigxu pro tio, ke la glavo formangxas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraux la urbo kaj detruu gxin, kaj estu kuragxa.

26. Kiam la edzino de Urija auxdis, ke mortis sxia edzo Urija, sxi funebris pro sia edzo.

27. Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.

1. Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;

2. la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da bovoj;

3. kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino.

4. Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li.

5. Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;

6. kaj pro la sxafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.

7. Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,

8. kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian.

9. Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.

10. Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino.

11. Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno.

12. CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno.

13. Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

14. sed cxar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskigxis al vi, mortos.

15. Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj gxi dangxere malsanigxis.

16. Kaj David ekpregxis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.

17. Kaj ekinsistis super li la plejagxuloj de lia domo, por igi lin levigxi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne mangxis kun ili.

18. En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; cxar ili pensis:Jen dum la infano ankoraux vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.

19. Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj:CXu la infano mortis? Kaj ili respondis:GXi mortis.

20. Tiam David levigxis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj sxangxis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorklinigxis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li mangxis.

21. Tiam diris al li liaj servantoj:Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi levigxis kaj mangxis!

22. Kaj li respondis:Dum la infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis:Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.

23. Sed nun gxi mortis; por kio do mi fastos? cxu mi povas ankoraux revenigi gxin? mi iros al gxi, sed gxi ne revenos al mi.

24. Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.

25. Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.

26. Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon.

27. Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;

28. nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin per mia nomo.

29. Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.

30. Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.

31. Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.

1. Poste okazis jeno:Absxalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; sxin ekamis Amnon, filo de David.

2. Kaj Amnon suferis multe kaj preskaux malsanigxis pro sia fratino Tamar; cxar sxi estis virgulino, kaj al Amnon sxajnis malfacile fari ion al sxi.

3. Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de SXimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre sagxa.

4. Kaj li diris al li:Kial vi tiel malgrasigxas, ho regxido, kun cxiu tago? cxu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li:Tamaron, fratinon de mia frato Absxalom, mi amas.

5. Tiam Jonadab diris al li:Kusxigxu en vian liton, kaj sxajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li:Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj sxi donu al mi mangxi kaj sxi pretigu antaux mi la mangxajxon, por ke mi vidu kaj mi mangxu el sxiaj manoj.

6. Amnon kusxigxis, kaj sxajnigis sin malsana; kaj venis la regxo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la regxo:Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke sxi pretigu antaux miaj okuloj du kuketojn, por ke mi mangxu el sxiaj manoj.

7. Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri:Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li mangxajxon.

8. Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kusxis. Kaj sxi prenis paston, knedis gxin, preparis antaux liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn.

9. Kaj sxi prenis la paton, kaj elskuis antaux li; sed li ne volis mangxi. Kaj Amnon diris:Forigu de mi cxiujn. Kaj cxiuj eliris de li.

10. Tiam Amnon diris al Tamar:Alportu la mangxajxon en la internan cxambron, por ke mi mangxu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn sxi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan cxambron.

11. Sed, kiam sxi ilin alportis al li por mangxi, li kaptis sxin, kaj diris al sxi:Venu, kusxigxu kun mi, mia fratino.

12. Tiam sxi diris al li:Ne, mia frato, ne perfortu min; cxar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblajxon.

13. Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi farigxus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la regxo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi.

14. Sed li ne volis obei sxiajn vortojn, kaj kaptis sxin kaj perfortis sxin kaj kusxis kun sxi.

15. Post tio Amnon ekmalamis sxin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al sxi, ol la amo, kiun li antauxe havis por sxi. Kaj Amnon diris al sxi:Levigxu, foriru.

16. Kaj sxi diris al li:Se vi forpelas min, tiam cxi tiu granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi. Sed li ne volis auxskulti sxin.

17. Kaj li alvokis sian junulon-servanton, kaj diris:Forpelu de mi cxi tiun for, kaj sxlosu la pordon post sxi.

18. SXi havis sur si diverskoloran veston, cxar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la regxo. Kaj lia servanto elkondukis sxin eksteren kaj sxlosis la pordon post sxi.

19. Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston, kiu estis sur sxi, sxi dissxiris; kaj sxi metis sian manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis.

20. Kaj diris al sxi sxia frato Absxalom:CXu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktigxu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malgxoja en la domo de sia frato Absxalom.

21. Kiam la regxo David auxdis cxion cxi tion, li tre koleris.

22. Absxalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; cxar Absxalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar.

23. Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal- HXacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo.

24. Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo.

25. Sed la regxo diris al Absxalom:Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin.

26. Tiam Absxalom diris:Se ne, tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi?

27. Sed Absxalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj cxiujn filojn de la regxo.

28. Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj.

29. Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.

30. Kiam ili estis ankoraux sur la vojo, al David venis la famo, ke Absxalom mortigis cxiujn filojn de la regxo kaj neniu el ili restis.

31. La regxo levigxis, kaj dissxiris siajn vestojn, kaj kusxigxis sur la tero; kaj cxiuj liaj servantoj staris kun dissxiritaj vestoj.

32. Tiam ekparolis Jonadab, filo de SXimea, frato de David, kaj diris:Mia sinjoro ne diru, ke cxiuj junuloj filoj de la regxo estas mortigitaj; cxar nur Amnon sola mortis; cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.

33. Kaj nun mia sinjoro la regxo ne atentu la famon, kiu diras, ke cxiuj filoj de la regxo mortis; nur Amnon sola mortis.

34. Dume Absxalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantauxa laux la deklivo de la monto.

35. Kaj Jonadab diris al la regxo:Jen la filoj de la regxo venas; kiel via sklavo diris, tiel farigxis.

36. Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.

37. Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.

38. Absxalom forkuris, kaj iris Gesxuron, kaj restis tie dum tri jaroj.

39. Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom; cxar li konsoligxis pri la morto de Amnon.

1. Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la regxo plifavorigxis por Absxalom.

2. Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

3. kaj venu al la regxo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al sxi, kion sxi devas diri.

4. Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo!

5. Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? Kaj sxi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.

6. Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.

7. Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero.

8. Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.

9. Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj.

10. Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux vi, kaj li ne plu tusxos vin.

11. Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron.

12. Kaj la virino diris:Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la regxo. Li diris:Parolu.

13. Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la regxo farigxas kvazaux kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.

14. CXar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li.

15. Nur nun mi venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino;

16. eble la regxo auxskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredajxo de Dio.

17. Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.

18. Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli.

19. Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn.

20. Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

21. Tiam la regxo diris al Joab:Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Absxalom.

22. Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj dankis la regxon. Kaj Joab diris:Hodiaux via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho regxo, cxar la regxo plenumis la vorton de sia sklavo.

23. Kaj Joab levigxis, kaj iris en Gesxuron, kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon.

24. Sed la regxo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizagxon li ne vidu. Kaj Absxalom revenis en sian domon, sed la vizagxon de la regxo li ne vidis.

25. En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Absxalom:de la plando de lia piedo gxis lia verto estis en li nenia mallauxdindajxo.

26. Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis cxiujare, cxar la haroj farigxadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laux la regxa pesilo.

27. Al Absxalom naskigxis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; sxi estis virino belaspekta.

28. Absxalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizagxon de la regxo li ne vidis.

29. Kaj Absxalom sendis al Joab, por sendi lin al la regxo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraux duan fojon, sed tiu ne volis veni.

30. Tiam li diris al siaj servantoj:Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu gxin per fajro. Kaj la servantoj de Absxalom forbruligis la kampoparton per fajro.

31. Tiam Joab levigxis, kaj venis al Absxalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?

32. Absxalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu cxi tien, por ke mi sendu vin al la regxo, por demandi, kial mi venis el Gesxur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizagxon de la regxo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.

33. Kaj Joab iris al la regxo, kaj diris al li tion; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon, kiu venis al la regxo, kaj adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo; kaj la regxo kisis Absxalomon.

1. Post tio Absxalom havigis al si cxaron kaj cxevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaux li.

2. Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael,

3. Absxalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo.

4. Kaj plue Absxalom parolis:Ho, kiu farus min jugxisto en la lando, por ke al mi venu cxiu homo, kiu havas plendon aux jugxan aferon, kaj por ke mi faru al li juston!

5. Kaj kiam iu alproksimigxis, por adorklinigxi antaux li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin.

6. Tiel Absxalom agis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj iris por jugxo al la regxo; kaj Absxalom sxtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj.

7. Atinginte la agxon de kvardek jaroj, Absxalom diris al la regxo:Permesu al mi iri kaj plenumi en HXebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo;

8. cxar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.

9. Kaj la regxo diris al li:Iru en paco. Kaj li levigxis, kaj iris HXebronon.

10. Kaj Absxalom sendis esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Absxalom farigxis regxo en HXebron.

11. Kune kun Absxalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante.

12. Kaj Absxalom sendis inviti ankaux Ahxitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la bucxoferojn. Tiam la konspiro plifortigxis, kaj la popolo cxiam pli kaj pli amase iris al Absxalom.

13. Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom.

14. Tiam David diris al cxiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem:Levigxu, kaj ni forkuru, cxar alie ni ne povos savigxi kontraux Absxalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfelicxon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.

15. Kaj la servantoj de la regxo diris al la regxo:Kion ajn elektos nia sinjoro la regxo, ni estas viaj sklavoj.

16. Tiam la regxo kaj lia tuta domo eliris piede, kaj la regxo restigis la dek kromvirinojn, por gardi la domon.

17. Kaj la regxo, kun la tuta popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis cxe malproksima domo.

18. Kaj cxiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj cxiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj cxiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaux la regxo.

19. Kaj la regxo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni? iru returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko.

20. Hieraux vi venis; kaj cxu mi povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi.

21. Sed Itaj respondis al la regxo kaj diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la regxo:nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la regxo, cxu por vivo, cxu por morto, nur tie estos via sklavo.

22. Tiam David diris al Itaj:Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la Gatano, kaj cxiuj liaj viroj, kune kun cxiuj infanoj, kiuj estis kun li.

23. Kaj cxiuj ploris per lauxta vocxo, kaj la tuta popolo preteriris. Kaj la regxo transiris la torenton Kidron, kaj la tuta popolo iris antauxen laux la vojo al la dezerto.

24. Aperis ankaux Cadok, kune kun cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, gxis preteriris la tuta popolo el la urbo.

25. Kaj la regxo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon;

26. sed se Li diros:Vi ne placxas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel placxas al Li.

27. Kaj la regxo diris al la pastro Cadok:Vi estas antauxvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Ahximaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaux viaj filoj, iru kun vi.

28. Vidu, mi restos sur la ebenajxoj de la dezerto, gxis venos io de vi, por sciigi al mi.

29. Tiam Cadok kaj Ebjatar reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis.

30. Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante.

31. Kiam oni diris al David, ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel.

32. David venis sur la supron, kie oni adorklinigxas al Dio; kaj jen renkonte al li iras HXusxaj, la Arkano; lia vesto estas dissxirita, kaj tero estas sur lia kapo.

33. Kaj David diris al li:Se vi iros kun mi, vi estos por mi sxargxo;

34. sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Absxalom:Mi estos via sklavo, ho regxo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo-tiam vi detruos por mi la konsilon de Ahxitofel.

35. Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj cxion, kion vi auxdos en la domo de la regxo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar.

36. Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Ahximaac cxe Cadok, kaj Jonatan cxe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi cxion, kion vi auxdos.

37. Kaj HXusxaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaux Absxalom venis Jerusalemon.

1. Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.

2. Kaj la regxo diris al Ciba:Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis:La azenoj estas por la domo de la regxo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por mangxi, kaj la vino por trinki por la lacigxintoj en la dezerto.

3. Kaj la regxo diris:Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la regxo:Li sidas en Jerusalem, cxar li diras:Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.

4. Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.

5. Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis.

6. Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David; la tuta popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.

7. Kaj tiel parolis SXimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo!

8. la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo.

9. Tiam Abisxaj, filo de Ceruja, diris al la regxo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la regxon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.

10. Sed la regxo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; cxar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras?

11. Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la Eternulo tion ordonis al li.

12. Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado.

13. Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian vojon. Kaj SXimei iris laux la deklivo de la monto, kontraux li, iris kaj insultis, jxetadis sxtonojn sur lin, kaj sxutadis sur lin teron.

14. La regxo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.

15. Dume Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Ahxitofel kun li.

16. Kiam HXusxaj, la Arkano, amiko de David, venis al Absxalom, li diris al Absxalom:Vivu la regxo! vivu la regxo!

17. Kaj Absxalom diris al HXusxaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?

18. Sed HXusxaj respondis al Absxalom:Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj cxi tiu popolo kaj cxiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.

19. Due, kiun mi servos? cxu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.

20. Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.

21. Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.

22. Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.

23. La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.

1. Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto.

2. Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la regxon solan.

3. Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.

4. Kaj la afero placxis al Absxalom kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.

5. Tamen Absxalom diris:Alvoku ankoraux HXusxajon, la Arkanon, por ke ni auxdu ankaux tion, kion li diros.

6. Kiam HXusxaj venis al Absxalom, Absxalom diris al li:Jen kion diris Ahxitofel; cxu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.

7. Tiam HXusxaj diris al Absxalom:Ne bona estas la konsilo, kiun donis Ahxitofel cxi tiun fojon.

8. Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.

9. Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon,

10. tiam ecx la plej kuragxa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuragxigxos; cxar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.

11. Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer- SXeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.

12. Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos ecx unu.

13. Kaj se li enfermigxos en urbo, tiam la tuta Izrael cxirkauxigos tiun urbon per sxnuroj, kaj trenos gxin en la riveron, gxis ne restos tie ecx sxtoneto.

14. Tiam diris Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj:La konsilo de HXusxaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Ahxitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Ahxitofel, por ke la Eternulo venigu malfelicxon sur Absxalomon.

15. Kaj HXusxaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar:Tiel kaj tiel konsilis Ahxitofel al Absxalom kaj al la plejagxuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi;

16. nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon:Ne pasigu cxi tiun nokton sur la ebenajxo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la regxo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li.

17. Jonatan kaj Ahximaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.

18. Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Absxalom; dume ili ambaux rapide iris, kaj venis en Bahxurimon en la domon de unu homo, sur kies korto trovigxis puto, kaj ili malsupreniris tien.

19. Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj sxutis sur gxin grion, por ke oni nenion rimarku.

20. Kiam la servantoj de Absxalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Ahximaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili sercxis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.

21. Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la regxo David, kaj diris al David:Levigxu, kaj transiru rapide la akvon, cxar tiel kaj tiel konsilis kontraux vi Ahxitofel.

22. Tiam levigxis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaux la matenigxo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.

23. Kiam Ahxitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, levigxis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

24. Dume David venis en Mahxanaimon, kaj Absxalom transiris Jordanon, li kaj cxiuj viroj de Izrael kun li.

25. Kaj Amasan Absxalom starigis super la militistaro anstataux Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Nahxasx, fratino de Ceruja, patrino de Joab.

26. Kaj Izrael kaj Absxalom starigxis tendare en la lando Gilead.

27. Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam SXobi, filo de Nahxasx, el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,

28. alportis litojn kaj tapisxojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaux rostitajn,

29. kaj mielon kaj buteron kaj sxafojn kaj fromagxojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por mangxi; cxar ili diris:La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

1. David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super gxi milestrojn kaj centestrojn.

2. Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abisxaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la regxo diris al la popolo:Mi ankaux iros kun vi.

3. Sed la popolo diris:Ne iru; cxar se ni ecx forkuros, ili ne tre atentos nin; ecx se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.

4. Tiam la regxo diris al ili:Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la regxo starigxis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laux centoj kaj miloj.

5. Kaj la regxo ordonis al Joab kaj al Abisxaj kaj al Itaj:Estu singardaj kun la junulo Absxalom. Kaj la tuta popolo auxdis, kiel la regxo ordonis al cxiuj estroj koncerne Absxalomon.

6. Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraux Izraelon, kaj farigxis batalo en la arbaro de Efraim.

7. Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago:falis dudek mil.

8. La batalo disvastigxis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.

9. Kaj Absxalom renkontigxis kun la servantoj de David; Absxalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko, kaj li ekpendis inter la cxielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.

10. Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris:Jen mi vidis Absxalomon, kiu pendas de kverko.

11. Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li:Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek argxentajn monerojn kaj unu zonon.

12. Sed la homo diris al Joab:Se vi donus en miajn manojn ecx mil argxentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraux la filo de la regxo; cxar antaux niaj oreloj la regxo ordonis al vi kaj al Abisxaj kaj al Itaj, dirante:Gardu al mi la junulon Absxalom.

13. Kaj se mi farus falsajxon kontraux mia animo, nenio kasxigxus antaux la regxo, kaj vi starus flanke.

14. Joab diris:Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Absxalom, kiam cxi tiu ankoraux estis vivanta inter la brancxoj de la kverko.

15. Poste dek junuloj armilportistoj de Joab cxirkauxis Absxalomon, batis, kaj mortigis lin.

16. Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo cxesis postkuri la Izraelidojn; cxar Joab haltigis la popolon.

17. Kaj oni prenis Absxalomon kaj jxetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da sxtonoj; kaj cxiuj Izraelidoj forkuris cxiu al sia tendo.

18. Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento de Absxalom.

19. Ahximaac, filo de Cadok, diris:Mi kuros, kaj sciigos al la regxo, ke la Eternulo faris al li juston kontraux liaj malamikoj.

20. Sed Joab diris al li:Ne bona sciiganto vi estos hodiaux; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaux ne sciigu, cxar mortis la filo de la regxo.

21. Kaj Joab diris al Etiopo:Iru, diru al la regxo, kion vi vidis. La Etiopo adorklinigxis antaux Joab kaj ekkuris.

22. Tamen Ahximaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab:Kio ajn estos, permesu ankaux al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.

23. Kaj li diris:Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li:Kuru. Kaj Ahximaac ekkuris laux la vojo de la ebenajxo, kaj kurantauxigxis antaux la Etiopon.

24. David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.

25. Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la regxo. Kaj la regxo diris:Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia busxo. Kaj dum tiu cxiam pli alproksimigxadis,

26. la gardostaranto ekvidis, ke ankoraux alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris:Jen ankoraux iu viro sola kuras. Kaj la regxo diris:Ankaux cxi tiu havas bonan sciigon.

27. La gardostaranto diris:Mi vidas la kuradon de la unua, gxi estas kiel la kurado de Ahximaac, filo de Cadok. Kaj la regxo diris:Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.

28. Kaj Ahximaac ekkriis, kaj diris:Paco al la regxo! Kaj li adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraux mian sinjoron la regxon.

29. Kaj la regxo diris:CXu bone fartas la junulo Absxalom? Ahximaac respondis:Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la regxo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.

30. Tiam la regxo diris:Deturnigxu, kaj starigxu tie. Kaj li deturnigxis, kaj starigxis.

31. Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la regxo; la Eternulo hodiaux faris al vi juston kontraux cxiuj, kiuj levigxis kontraux vin.

32. Kaj la regxo diris al la Etiopo:CXu bone fartas la junulo Absxalom? La Etiopo respondis:Kio farigxis al la junulo, tio farigxu al la malamikoj de mia sinjoro la regxo, kaj al cxiuj, kiuj malbonintence levigxis kontraux vin.

33. Tiam la regxo malgxojigxis, kaj li foriris en la superpordegan cxambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis:Mia filo Absxalom, mia filo, mia filo Absxalom! ho, se mi mortus anstataux vi, Absxalom, mia filo, mia filo!

1. Oni sciigis al Joab:Jen la regxo ploras kaj malgxojas pri Absxalom.

2. Kaj la triumfo en tiu tago farigxis funebro por la tuta popolo; cxar la popolo auxdis en tiu tago, ke la regxo malgxojas pri sia filo.

3. Kaj la popolo kvazaux sxtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel sxtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo.

4. Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!

5. Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;

6. cxar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux, ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al vi.

7. Levigxu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; cxar mi jxuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en cxi tiu nokto ne restos ecx unu homo cxe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol cxiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco gxis nun.

8. Tiam la regxo levigxis, kaj sidigxis cxe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante:Jen la regxo sidas cxe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaux la regxon. Sed la Izraelidoj forkuris cxiu en sian tendon.

9. Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!

10. Kaj Absxalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon?

11. Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri:Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda, kaj diru:Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en lian domon?

12. Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la regxo?

13. Kaj al Amasa diru:Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos cxe mi por cxiam militestro anstataux Joab.

14. Kaj li inklinigis la koron de cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la regxo, kaj diris:Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj.

15. Kaj la regxo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la regxo, por akompani la regxon trans Jordanon.

16. Tiam SXimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David.

17. Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaux Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon.

18. La pramo transiradis, por transveturigi la familion de la regxo, kaj fari tion, kion li deziros; tiam SXimei, filo de Gera, falis antaux la regxo, kiam cxi tiu transiris Jordanon.

19. Kaj li diris al la regxo:Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la regxo eliris el Jerusalem, kaj la regxo ne metu tion en sian koron.

20. CXar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la regxo.

21. Tiam ekparolis Abisxaj, filo de Ceruja, kaj diris:CXu efektive SXimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo?

22. Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?

23. Kaj la regxo diris al SXimei:Vi ne mortos. Kaj la regxo jxuris al li.

24. Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis.

25. Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet?

26. CXi tiu respondis:Mia sinjoro, ho regxo! mia servanto min trompis; cxar via sklavo diris:Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo; cxar via sklavo estas lama.

27. Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi.

28. CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo?

29. Kaj la regxo diris al li:Kial vi parolas ankoraux pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn.

30. Sed Mefibosxet diris al la regxo:Li prenu ecx cxion, post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian domon.

31. Ankaux Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la regxon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.

32. Barzilaj estis tre maljuna; li havis la agxon de okdek jaroj. Li donadis mangxajxon al la regxo, kiam cxi tiu estis en Mahxanaim, cxar li estis homo tre bonstata.

33. Kaj la regxo diris al Barzilaj:Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem.

34. Sed Barzilaj diris al la regxo:Kiel longe mi havas ankoraux por vivi, ke mi iru kun la regxo Jerusalemon?

35. Mi havas nun la agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo?

36. Iomete iros via sklavo kun la regxo trans Jordanon; por kio la regxo volas rekompenci min per tia rekompenco?

37. Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, cxe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la regxo; kaj faru por li tion, kio placxos al vi.

38. Kaj la regxo diris:Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj cxion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi.

39. La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaux la regxo transiris. Kaj la regxo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj cxi tiu reiris al sia loko.

40. La regxo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la regxon, kaj ankaux duono de la popolo Izraela.

41. Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo, kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li?

42. Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco; kaj kial tio cxagrenas vin? cxu ni ion mangxis de la regxo, aux cxu li donis al ni donacojn?

43. Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malsxatis nin? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

1. Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis SXeba, filo de Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj:iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.

2. Kaj cxiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis SXeban, filon de Bihxri; sed la Judoj restis fidelaj al sia regxo, de Jordan gxis Jerusalem.

3. Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.

4. Kaj la regxo diris al Amasa:Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaux venu cxi tien.

5. Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.

6. Tiam David diris al Abisxaj:Nun SXeba, filo de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj okuloj.

7. Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj cxiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.

8. Kiam ili estis cxe la granda sxtono, kiu trovigxas en Gibeon, Amasa venis antaux ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur gxi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo cxe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.

9. Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.

10. Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj cxi tiu frapis lin per gxi en la ventron tiel, ke liaj internajxoj elsxutigxis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abisxaj postkuris SXeban, filon de Bihxri.

11. CXe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris:Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.

12. Amasa kusxis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.

13. Kiam li estis forigita for de la vojo, cxiuj iris post Joab, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.

14. CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin.

15. Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.

16. Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.

17. Kiam li alproksimigxis al sxi, la virino diris:CXu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj sxi diris al li:Auxskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi auxskultas.

18. Tiam sxi diris:En antauxaj tempoj oni diradis:Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.

19. Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?

20. Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;

21. ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-SXeba, filo de Bihxri, estas lia nomo-levis sian manon kontraux la regxon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos jxetita al vi trans la muron.

22. Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.

23. Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;

24. kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;

25. kaj SXeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;

26. ankaux Ira, la Jairano, estis pastro cxe David.

1. Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.

2. Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

3. Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberigxu, por ke vi benu la heredajxon de la Eternulo?

4. La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi.

5. Tiam ili diris al la regxo:Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraux ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en cxiuj limoj de Izrael,

6. oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.

7. Sed la regxo indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.

8. Kaj la regxo prenis Armonin kaj Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul, kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.

9. Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj cxi tiuj pendigis ilin sur la monto antaux la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.

10. Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis gxin super si cxe la roko, de la komenco de la rikolto gxis ekpluvis sur ilin el la cxielo; kaj sxi ne permesis, ke la birdoj de la cxielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.

11. Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.

12. Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis ilin el la strato de Bet-SXan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.

13. Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.

14. Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kisx; kaj oni faris cxion, kion ordonis la regxo. Post tio Dio repacigxis kun la tero.

15. Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis.

16. Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.

17. Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.

18. Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.

19. Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.

20. Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.

21. Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.

22. Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

1. Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.

2. Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto.

3. Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia sxildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifugxejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraux maljusteco.

4. Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

5. CXar cxirkauxis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;

6. La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis; La retoj de la morto min atingis.

7. En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.

8. Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la cxielo ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

9. Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

10. Li klinis la cxielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

11. Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

12. Li cxirkauxigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.

13. De la brilo antaux Li Ekbrulis karboj per fajro.

14. El la cxielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon.

15. Li jxetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.

16. Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la maro, Nudigxis la fundamentoj de la universo, De la minaca vocxo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.

17. Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;

18. Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

19. Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno.

20. Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.

21. La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

22. CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

23. CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

24. Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

25. Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux mia pureco antaux Liaj okuloj.

26. Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;

27. Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

28. Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.

29. CXar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.

30. CXar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.

31. La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.

32. CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

33. Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.

34. Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj.

35. Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.

36. Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.

37. Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

38. Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas.

39. Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

40. Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

41. Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

42. Ili rigardas cxirkauxen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

43. Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.

44. Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu cxefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

45. Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.

46. Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

47. Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:

48. Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn;

49. Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.

50. Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

51. Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

1. Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jisxaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:

2. La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.

3. La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.

4. Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam levigxas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdajxo el la tero.

5. CXu ne tiel estas mia domo cxe la Eternulo? CXar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone arangxita en cxio, kaj observata; CXar mia tuta savo, kaj cxio, kion mi deziras, bone prosperas.

6. La malbonaguloj cxiuj estas kiel dornoj forjxetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;

7. Sed se iu volas ektusxi ilin, Tiu devas armi sin per fero aux per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.

8. Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David:sidanta en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.

9. Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Ahxohxido, en la nombro de la tri herooj cxe David. Kiam ili mokis la Filisxtojn kaj kolektigxis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,

10. tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri.

11. Post li estis SXama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filisxtoj kolektigxis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filisxtoj,

12. tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.

13. Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim.

14. David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.

15. Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?

16. Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,

17. kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

18. Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.

19. De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.

20. Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago.

21. Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.

22. Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.

23. Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

24. Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem,

25. SXama el HXarod, Elika el HXarod,

26. HXelec, la Paltido, Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano,

27. Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la HXusxaido,

28. Calmon, la Ahxohxido, Maharaj, la Netofaano,

29. HXeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,

30. Benaja, la Piratonano, Hidaj el Nahxale-Gaasx,

31. Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Bahxurimano,

32. Eljahxba, la SXaalbonano, Jonatan el la filoj de Jasxen,

33. SXama, la Hararano, Ahxiam, filo de SXarar, la Hararano,

34. Elifelet, filo de Ahxasbaj, la Maahxatano, Eliam, filo de Ahxitofel, la Giloano,

35. HXecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,

36. Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,

37. Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,

38. Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,

39. Urija, la HXetido. La nombro de cxiuj estas tridek sep.

1. La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraux la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraux ili, dirante:Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan.

2. Kaj la regxo diris al Joab, la militestro, kiu estis cxe li:Iru, mi petas, tra cxiuj triboj de Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo.

3. Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?

4. Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la regxo, por kalkuli la popolon Izraelan.

5. Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaux Jazer;

6. kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Tahxtim-HXodsxi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la cxirkauxajxon de Cidon.

7. Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba.

8. Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naux monatoj kaj dudek tagoj.

9. Kaj Joab transdonis al la regxo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.

10. Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.

11. David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante:

12. Iru kaj diru al David:Tiele diris la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

13. Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li:CXu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto.

14. Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

15. Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno gxis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan gxis Beer-SXeba sepdek mil homoj.

16. Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

17. Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

18. En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

19. Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo.

20. Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis al la regxo vizagxaltere.

21. Kaj Aravna diris:Por kio mia sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis:Por acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.

22. Sed Aravna diris al David:Mia sinjoro la regxo prenu kaj alportu oferojn, kiel placxas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la drasxiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.

23. CXion tion donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, favoru vin.

24. Tamen la regxo diris al Aravna:Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da argxento.

25. Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repacigxis kun la lando; kaj cxesigxis la pesto inter la Izraelidoj.

Você está lendo 2 Samuel na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 24 capítulos, e 695 versículos.