Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Atos 15.1-35

Kaj iuj homoj vojaĝis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:Se vi ne cirkumcidiĝos laŭ la moro de Moseo, vi ne povas saviĝi. Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando... Continuar Lendo

1 Kaj iuj homoj vojaĝis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:Se vi ne cirkumcidiĝos laŭ la moro de Moseo, vi ne povas saviĝi.

2 Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.

3 Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj.

4 Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili.

5 Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.

6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.

7 Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu.

8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;

9 kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.

10 Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?

11 Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.

12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili.

13 Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, aŭskultu min;

14 Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.

15 Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:

16 Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitaĵojn, Kaj Mi rekonstruos ĝin;

17 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,

18 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

19 Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio;

20 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango.

21 Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.

22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas:nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;

23 kaj ili sendis per ili la jenan leteron:La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:

24 Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,

25 ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo,

26 homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

27 Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman.

28 Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj:

29 ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!

30 Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.

31 Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo.

32 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.

33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.

34 (Tamen plaĉis al Silas tie restadi.)

35 Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.

36 Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.

37 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.

38 Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.

39 Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro;

40 sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.

41 Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply