Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Cânticos 7

1 Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj.

2 Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj;

3 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino;

4 Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;

5 Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.

6 Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!

7 Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.

8 Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;

9 Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.

10 Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.

11 Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.

12 Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.

13 La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

Continuar Lendo