Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Cânticos 8

1 Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu suĉis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.

2 Mi gvidus vin, mi enkondukus vin en la domon de mia patrino; Vi instruus min, Kaj mi trinkigus al vi la spicitan vinon kaj la granatsukon.

3 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Kaj lia dekstra ĉirkaŭprenu min!

4 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.

5 Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, Sin apogante sur sia amato? Sub la pomarbo mi vekis vin; Tie, kie via patrino vin naskis, Kie vin naskis via naskintino.

6 Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; Ĉar la amo estas forta kiel la morto; La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol; Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, La flamo de la Eternulo.

7 Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi ĝin; Se homo proponus doni la tutan havaĵon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpuŝus.

8 Nia fratino ankoraŭ estas malgranda, Kaj mamojn ŝi ankoraŭ ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos ŝin?

9 Se ŝi estos muro, ni konstruos sur ŝi arĝentan palacon; Kaj se ŝi estos pordo, ni ĉirkaŭbaros ŝin per traboj el cedro.

10 Mi estas muro, kaj miaj mamoj kiel turoj; Mi jam estis al li kiel iu, kiu trovis favoron.

11 Salomono posedis vinberĝardenon en Baal-Hamon; Li luigis la vinberĝardenon al gardistoj; Ĉiu devas alporti milon da arĝentaj moneroj pro ĝiaj fruktoj.

12 Mia propra vinberĝardeno estas antaŭ mi. La milon al vi, ho Salomono, Kaj ducent al la gardistoj de ĝiaj fruktoj.

13 Ho vi, loĝantino de la ĝardenoj, La kamaradoj volas aŭskulti vian voĉon; Al mi ĝin aŭdigu.

14 Forkuru, ho mia amato, Kaj similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply