Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Deuteronômio 19

1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:

2 tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

3 Aranĝu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru ĉiu mortiginto.

4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antaŭe;

5 aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;

6 por ke ne postkuru la sangovenĝanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; ĉar li ne meritas morton, ĉar li ne estis lia malamiko antaŭe.

7 Tial mi ordonas al vi, dirante:Tri urbojn apartigu al vi.

8 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilarĝigos viajn limojn, kiel Li ĵuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;

9 se ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laŭ Liaj vojoj en ĉiu tempo:tiam aldonu al vi ankoraŭ tri urbojn krom tiuj tri;

10 por ke ne estu verŝata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.

11 Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj leviĝos kontraŭ lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:

12 tiam la plejaĝuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovenĝanto, por ke li mortu.

13 Via okulo ne indulgu lin; forviŝu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.

14 Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

15 Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos:laŭ la diro de du atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.

16 Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,

17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo;

18 kaj la juĝistoj bone esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:

19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

20 Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.

21 Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply