Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Deuteronômio 5

1 Kaj Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin.

2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb.

3 Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun ĉi tie ĉiuj vivas.

4 Vizaĝon kontraŭ vizaĝo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro;

5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, ĉar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:

6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

7 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.

8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;

9 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,

10 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

13 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;

14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi.

15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

17 Ne mortigu.

18 Kaj ne adultu.

19 Kaj ne ŝtelu.

20 Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.

23 Kaj kiam vi aŭdis la voĉon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, ĉiuj viaj tribestroj kaj plejaĝuloj;

24 kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian voĉon ni aŭdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj ĉi tiu restas vivanta.

25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro; se ni plue aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos.

26 Ĉar kie ekzistas ia karno, kiu aŭdis la voĉon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

27 Alproksimiĝu vi, kaj aŭskultu ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni aŭskultos kaj ni plenumos.

28 Kaj la Eternulo aŭdis la voĉon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi aŭdis la voĉon de la vortoj de ĉi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas ĉio, kion ili diris.

29 Ho, se ilia koro restus ĉe ili tia, ke ili timu Min kaj observu ĉiujn Miajn ordonojn ĉiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne!

30 Iru, diru al ili:Reiru en viajn tendojn.

31 Kaj vi ĉi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi ĉiujn ordonojn kaj leĝojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedaĵon.

32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren.

33 Laŭ tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe daŭru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply