Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Deuteronômio 7

1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin, kaj Li forpelos antaŭ vi grandnombrajn popolojn, la Ĥetidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;

2 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.

3 Kaj ne boparenciĝu kun ili:vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;

4 ĉar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.

5 Sed tiele agu kun ili:iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.

6 Ĉar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.

7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el ĉiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, ĉar vi estas ja malpli grandnombra ol ĉiuj popoloj;

8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo.

9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,

10 kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas.

11 Observu do la ordonojn kaj la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por plenumi ilin.

12 Kaj pro tio, ke vi aŭskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li ĵuris al viaj patroj;

13 kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj ŝafinoj, sur la tero, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi.

14 Vi estos benita pli ol ĉiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aŭ senfruktulino, ankaŭ inter viaj brutoj.

15 Kaj la Eternulo forturnos de vi ĉian malsanon, kaj ĉiun malbonan epidemiaĵon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur ĉiujn viajn malamantojn.

16 Kaj vi konsumos ĉiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, ĉar tio estus falilo por vi.

17 Eble vi diros en via koro:Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?

18 Ne timu ilin:memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo,

19 la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel la Eternulo, via Dio, faros al ĉiuj popoloj, kiujn vi timas.

20 Kaj ankaŭ krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin, ĝis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kaŝiĝis antaŭ vi.

21 Ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.

22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multiĝu kontraŭ vi la sovaĝaj bestoj.

23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaŭ vi per granda tumulto, ĝis ili estos ekstermitaj.

24 Kaj Li transdonos iliajn reĝojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la ĉielo; neniu restos stare antaŭ vi, ĝis vi ekstermos ilin.

25 La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la arĝenton aŭ oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptiĝu per tio; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.

26 Kaj ne enportu abomenaĵon en vian domon, por ke vi ne anatemiĝu kiel ĝi; malestimu kaj abomenu ĝin, ĉar ĝi estas anatemaĵo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply